(Mia Asocio, Mia Urbo)---Franca urbo Bulonjo ĉe maro

(GMT+08:00) 2020-03-04 17:42:20     Redaktoro:Ĝoja

Bulonjo ĉe maro estas urbo en la Nordo de Francio, en la departemento Pas-de-Calais, kaj la regiono Hauts-de-France, ĉe la Maniko, je la elfluejo de rivero Liane.

La malnova centro, tutĉirkaŭita per siaj malnovaj remparoj, kiujn oni povas piede surrondiri, meze de ĉi kvartalo la katedralo. Ekstreme de la remparocirklo: la malnova fortreso, kie nun troviĝas muzeo, entenante interalie plenan kolekton da egiptaj antikvaĵoj.

Apud Bulonjo staras kolono por memori la Tendaro de Bulonjo, establita de Napoléon Bonaparte cele invadi Brition, kion li fine ne faris. Sed la memoraĵo de tiu aranĝo restas, kaj estas nun preteksto por granda ĉiujara napoleona renkontiĝo da historio-fervoruloj el pluraj landoj (inkluzive de Britio!) kiuj venas vestitaj per la samaj militistaj uniformoj de la epoko, kaj bivakantaj en sama maniero kiel la tiamaj soldatoj, fari ŝajnigon de tiama batalo; tio estas la plej fama turisma evento de la urbo.

Bulonjo estis la urbo de la 1-a Universala Kongreso inter 7 kaj 12-a de aŭgusto, kiun ĉeestis 688 Esperantistoj el 20 landoj. Tie estis konsentite la Deklaracio pri Esperanto. 1-a Universala Kongreso de Esperanto oni nomas la renkontiĝon en 1905, kiu komencis la serion de Universalaj Kongresoj ĝis la nuntempo. Iniciatinto de la kongreso estis la loka advokato kaj estro de la Esperanto-grupo en Bulonjo-ĉe-Maro, Alfred Michaux. Li anoncis ĝin unuafoje okaze de internacia renkontiĝo en la antaŭa jaro 1904. La signifo de la kongreso konsistas en tio, ke Zamenhof instalis la unuan Lingvan Komitaton, la kongreso akceptis la Deklaracion pri Esperanto kaj la Fundamenton kaj oni decidis pri estonta kongreso. Ne estiĝis konsento pri internacia Esperanto-asocio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin