Fokusoj de la Semajno (Mart. 06)

(GMT+08:00) 2020-03-05 16:14:55     Redaktoro:Selena

Saluton, karaj aŭskultantoj! Mirinda kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj.

La Ŝanhaja Asocio de Volontuloj diris, ke pli ol 206 900 volontuloj en Ŝanhajo aliĝis al la batalo kontraŭ la nova kronviruso.

Por helpi preventon kaj regadon de la krovirusa malsano, Ŝanhajo pubikigis en la 28a de januaro la iniciaton varbi volontulojn. Ekde tiam miloj da civitanoj partoprenis en pli ol 6 780 preventaj programoj kontraŭ la epidemio, kun la totala servotempo de pli ol 8,37 milionoj da horoj. 45% de tiuj volontuloj estas en la aĝo de 35 ĝis 60 jaroj, kaj 38% de ili aĝas pli ol 60 jarojn.

Ŝanhajo prenis rimedojn por certigi sekurecon de volontuloj meze de la epidemio. Provizaĵoj inkluzive de gazaj maskoj, medicinaj gantoj, protektaj okulvitroj kaj pluvmanteloj estis liveritaj al ili.

Thomas Bach, prezidanto de la Internacia Olimpika Komitato diris marde, ke la Internacia Olimpika Komitato plene sin devontigas al la sukceso de la Tokiaj Olimpikoj, kaj kuraĝigas ĉiujn sportistojn daŭrigi sian preparon por la olimpikoj. Bach diris, "La Internacia Olimpika Komitato ankoraŭ plene sin devontigas al la sukceso de la Tokiaj Olimpikoj de 2020. Ni restas tre memfidaj pri la sukceso de la Tokiaj Olimpikoj."

Li faris la rimarkojn en du-taga kunveno de la plenuma estraro de la Internacia Olimpika Komitatio kun fokuso al la preparado de la Tokiaj Olimpikoj meze de la epidemio en la tuta mondo.

Bach diris en mallonga deklaro, ke komuna laborgrupo, konsistanta el la Internacia Olimpika Komitato, la organiza komitato, la gastiganto-urbo Tokio, la registaro de Japanio kaj precipe la Monda Organizo pri Sano, estis en tre konstruema maniero de kunlaboro ekde la februara mezo kontraŭ la fono de la kronvirusa malsano. Li aldonis, ke la Internacia Olimpika Komitato daŭrigos regulan konsiliĝon kun la komuna laborgrupo por trakti ian ajn disvolviĝon de la situacio.

La usona centra banko diris marde, ke la Federacia Rezervo de Usono malaltigis la celamplekson de la federacia fonduso je 50 bazpunktoj al 1% ĝis 1,25%, ĉar la eksplodo de la nov-kronvirusa malsano (COVID-19) montras "evoluajn riskojn" al ekonomia aktiveco.

En surpriza anonco, la Federacia Rezervo diris, ke konsidere pri ĉi tiuj riskoj kaj por subteni atingon de siaj celoj pri maksimuma dungado kaj stabiligo de prezoj, la Federacia Publik-Merkata Komitato, la politikfara instanco de la Federacia Rezervo, decidis redukti sian ŝlosilan interezon je 0,5 procentpunkto.

Jerome Powell, prezidanto de la Federacia Rezervo, diris en gazetara konferenco, ke de post kunveno de la Federacia Publik-Merkata Komitato en januaro, disvastiĝo de la kronviruso alportis novajn defiojn kaj riskojn. Powell diris, ke tamen la graveco kaj persisteco de la ĝenerala influo sur la ekonomio restas tre necertaj, kaj la situacio restas nestabila.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin