Ĉinio plenumas promeson pri tutmonda kontraŭepidemia kunlaboro

(GMT+08:00) 2020-03-05 14:32:40     Redaktoro:Ĝoja

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Zhao Lijian diris merkrede, ke Ĉinio plenumas sian promeson pri internacia kunlaboro en la batalo kontraŭ la nova kronviruso en malferma, travidebla kaj respondeca maniero.

Zhao diris, ke Ĉinio strikte sekvis la disvolviĝon de la kronvirusa epidemio en la mondo, kun la decido akceli internacian kunlaboron, kaj la vizio de komunumo kun komuna estonteco por la homaro.

La Ministerio de Eksterlandaj Aferoj kaj la Nacia Komisiono pri Sano kune okazigis videokonferencon marde kun prisanaj fakuloj el Azerbajĝano, Belorusio, Kartvelio, Moldavio, Armenio, Turkmenio kaj la sekretariejo de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo.

Fakuloj el la Ĉina Centro pri Prevento kaj Regado de Malsanoj kaj la Unua Hospitalo de la Pekina Universitato dividis kun la ĉeestantoj ĉinan sperton pri prevento, regado kaj kuracado de la nov-kronvirusa malsano.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin