Xi Jinping prezidis kunvenon de gvidantaro pri regado de kronviruso kaj stabiligo de ekonomio

(GMT+08:00) 2020-03-05 14:34:18     Redaktoro:Ĝoja

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), merkrede prezidis kunvenon de gvidantaro por studi la gravajn taskojn pri prevento kaj regado de la nov-kronvirusa malsano (COVID-19) kaj stabiligo de ekonomia kaj socia disvolvado.

Xi faris gravan paroladon en la merkreda kunveno de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ. Xi diris, ke post la malfacilaj klopodoj de la tuta lando, pozitiva tendenco aperis. La situacio de prevento kaj regado de la epidemio daŭre pliboniĝis kaj la renormaliĝo de la ordo de laboro kaj ĉiutaga vivo akceliĝis.

Li vokis rapidigi la starigon de ekonomia kaj socia ordo akorda kun prevento kaj regado de la epidemio, urĝante klopodojn por firmigi kaj vastigi la malfacile akiritan pozitivan tendencon, rekonduki la ekonomian kaj socian disvolvadon de la lando al la normala vojo, kaj krei kondiĉojn por certigi decidan venkon en konstruado de modere prospera socio en ĉiuj aspektoj kaj elimino de malriĉeco.

Xi emfazis klaran komprenon pri la komplekseco de la nuna situacio pri prevento kaj regado de la epidemio, kaj ankaŭ la ekonomia kaj socia disvolviĝo.

Xi diris, ke la tasko bridi la epidemion restas malfacila kaj dorna en la epidemia centro Hubei-provinco kaj ĝia ĉefurbo Wuhan, tamen la risko de eksplodo kreskas en aliaj regionoj, kiam pli da homoj moviĝas ĉirkaŭen kaj amasoj kolektiĝas. Li postulis neniun malstreĉon en la preparo por reago al epidemio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin