Ĉinio publikigis ĝisdatigitan datumbankon de COVID-19

(GMT+08:00) 2020-03-05 14:35:36     Redaktoro:Ĝoja

La Pekina Genomika Instituto de la Ĉina Akademio de Sciencoj diris, ke la Nacia Centro pri Genomika Datumo ĝisdatigis sian datumbankon de nov-kronvirusa malsano (COVID-19).

En la ĝisdatigita datumbanko, la informoj pri kvalita taksado de ĉiu genoma sekvenco kaj ĉiu variejo estas liveritaj en la kolumnoj de Publikigitaj Genomaj Sekvencoj, Datumaj Statistikoj kaj Variada Prinoto.

La datumbanko ankaŭ povas efektivigi taksadojn de sekvenca muntado pri koncernaj referencaj genomoj surbaze de originaj sekvencadaj informoj, tiel certigante la fidindecon de referencaj sekvencoj de virusa genomo.

La nova kolumno nomata Variada Ofteco estis aldonita por dinamike montri la oftec-ŝangan tendencon de variejoj transirantaj malsamajn tempojn kaj regionojn per varmomapo.

Post ĝisdatigo, la datumbanko nun integris informojn pri 249 virusaj genomsekvencoj inkluzive de la nova kronviruso kaj la viruso suspektata pri rilato kun la nova kronviruso, 38 047 kronvirusaj sekvencoj, 302 variaĵoj de homa nov-kronvirusa genomo, kaj 588 studaĵoj pri nova kronviruso.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin