Ĉinio daŭre plifortigos kunlaboron kun aliaj landoj por batali kontraŭ la kronvirusa eksplodo

(GMT+08:00) 2020-03-05 14:40:12     Redaktoro:Ĝoja

Ĉina vicministro pri eksterlandaj aferoj Ma Zhaoxu diris ĵaŭde en gazetara konferenco, ke Ĉinio daŭre plifortigos kunlaboron kun aliaj landoj por batali kontraŭ la kronvirusa eksplodo.

Ma diris, ke la ĉina registaro ĝusttempe dividis informon kaj strikte kunlabori kun la tutmonda komunumo, kaj la klopodo de Ĉinio por regado de la fonto de la viruso kaj bremsado de ĝia disvastiĝo gajnis valoran tempon por aliaj landoj de la mondo. Li aldonis, ke la ĉina registaro kaj ĝia popolo faris grandegajn oferojn por kontraŭbatali la kronvirusan eksplodon. Ma diris ankaŭ, ke pli ol 1 300 ĉinaj civitanoj estis revenigitaj el fremdaj landoj de post la eksplodo de la epidemio. La ĉina registaro ankaŭ donis grandan atenton al la sano de membroj de fremdlandaj komunumoj, diplomatiaj misioj kaj internaciaj studentoj en Ĉinio, liverante al ili necesan protekton kaj helpon.

Zeng Yixin, vicdirektoro de la Nacia Komisiono pri Sano, diris al raportistoj, ke la komisiono ankaŭ aktivis en kunordigo de multflanka komunikado, ekzemple kun la Monda Organizo pri Sano laŭ la Internacia Regularo pri Sano kaj interkonsentoj de prisana kunlaboro kun koncernaj landoj. La ĝusttempa raportado de la komisiono pri informoj koncernaj al la kronviruso, aktiva divido de sperto pri brido de la viruso, diagnozo kaj kuracado, kaj devontigo al teknologiaj interŝanĝoj gajnis internacian rekonon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin