Unuiĝu por venki komunan malamikon de homaro

(GMT+08:00) 2020-03-05 16:40:31     Redaktoro:Ĝoja

En 2020 venos la 75a datreveno de la fondiĝo de UN kaj la unua jaro de la plano de la 10-jara Komuna Ago por la celo de kontinuigebla disvolvado de UN. Sub klopodoj de ĉiuj membroj en la pasintaj 75 jaroj en la kadro de la sistemo, la homaro venkis multajn krizojn kaj forigis grandan kvanton da riskoj. Tamen ni devas klare scii, ke en la kvieta tempo kaj ordinara vivo ankoraŭ ekzistas nekonataj riskoj eĉ danĝeroj, kiuj ne povas esti solvitaj per solaj klopodoj. Nun la epidemio kaŭzita de la nova kronviruso disvastiĝis jam en pli ol 60 landoj kaj rapide kreskis la nombro de inflektitoj en pli multaj landoj ekster Ĉinio kun diversaj gradoj, precipe kiaj en Sud-Koreio, Irano kaj Italio. Tio refoje montris, ke en la epoko de tutmondiĝo neniu povas ignori la potencialan riskon, sed unuiĝo estas grava rimedo. La viruso, kiu alportis defion al ĉiuj, estas komuna malamiko de la homaro. Fronte al la komplika kaj nekonata viruso, ĉiuj landoj devas fari komunan agon por batali kontraŭ ĝi kaj daŭrigi la valoran spiriton de la komunumo por la komuna estonteco de la homaro.

La epidemio donis al la mondo pli profundan konscion pri la klopodoj de Ĉinio en protekto de publiksana sekureco. Ekde eksplodo de la epidemio, la ĉina registaro laŭtempe kaj klare raportis informojn pri la viruso kaj la epidemio al la Monda Organizo pri Sano kaj aliaj koncernaj flankoj, kaj prenis ampleksajn, striktajn kaj ĝisfundajn rimedojn de prevento kaj regado. Ĉinio donis prioritaton al la sekureco kaj sano de la popolo, klopodis laŭ plej granda kapablo por protekti vivon kaj sanon de sia popolo kaj popoloj de aliaj landoj. Tio ankaŭ montras la respondecon kaj kontribuon de Ĉinio al publiksana sekureco de la tuta mondo. Nun la disvastiĝo de la epidemio en Ĉinio jam estis unuapaŝe regata kaj la ĝenerala tendenco konsistas el malkresko de nove konfirmitaj kaj suspektataj kazoj en la lando kaj rapida kresko de la nombro de kuracitaj pacientoj, precipe la granda malkresko de la novaj kazoj ekster la provinco Hubei. Tio estas ne nur rezulto de la klopodoj de la ĉina popolo, sed ankaŭ efiko sub kunlaboro de ĉiuj landoj. Pli ol 170 gvidantoj el multaj landoj kaj internaciaj organizoj sendis subtenon per telegramoj aŭ leteroj, pli ol 40 landaj registaroj kaj multaj internaciaj organizoj liveris medicinajn materialojn, kaj la eksterlandaj entreprenoj en Ĉinio aktive oferis siajn monojn kaj provizojn, kio indikis, ke la internacia komunumo prenas realajn agojn por plenumi la komunan respondecon.

La serio da rimedoj prenitaj de Ĉinio ŝparis tempon kaj jam fariĝis modelo por prevento kaj regado de viruso de la tuta mondo. La komuna specialista teamo konsistanta el fakuloj el Ĉinio kaj la Monda Organizo pri Sano diris post kiam la 25-membra teamo faris naŭ-tagan surlokan studvojaĝon en Ĉinio, ke la senprecedencaj publiksanaj reagoj de Ĉinio al eksplodo de la epidemio kaŭzita de la nova kronviruso atingis rimarkindajn rezultojn en blokado de interhoma transmisio de la viruso kaj prevento aŭ almenaŭ prokrasto de centmiloj da kazoj. Ĉinio ludis ŝlosilan rolon ankaŭ por protekti la internacian komunumon. Ĝi gajnis tre valoran tempon por diversaj landoj por adopti aktivajn preventajn kaj regadajn rimedojn, kaj liveris al ili valoran sperton. Ĉinio prenas prudentajn, laŭfazajn kaj ordajn paŝojn por iom post iom restarigi ordon en sociaj, ekonomiaj, edukaj kaj prisanaj sektoroj, kaj aliaj landoj devas rapide retaksi la rimedojn adoptitajn de Ĉinio. La ĝenerala direktoro de la Monda Organizo pri Sano Tedros Adhanom Ghebreyesus rimarkis, ke la efikaj rimedoj de Ĉinio bremsis disvastiĝon de la viruso en Ĉinio kaj al aliaj landoj, kaj liveris tempon al la mondo por preparo kontraŭ la epidemio.

Ĉinio liveras subtenon laŭ sia kapablo al landoj kun pli malfortaj prisanaj sistemoj por helpi ilin plifortigi sian kapablon en prevento kaj regado de epidemioj. Tedros diris ankaŭ, ke la Monda Organizo pri Sano ankoraŭ estas maltrankvila pri disvastiĝo de la nova kronviruso en landoj kun pli malfortaj prisanaj sistemoj kaj vokas la internacian komunumon subteni la plej malsufiĉe preparitajn landojn.

En la pasintaj jaroj Ĉinio kune kun la MOS helpis Afrikon fari kontraŭepidemian laboron. En kelkaj semajnoj la nombro de afrikaj landoj kun virusekazmana kapablo pliiĝis de du ĝis dekoj. Lastatempe estro de la Monda Organizo pri Sano pri infektaj malsanoj en la orient-mediteranea regiono Abdel Nasser Abu Bakr laŭdis Ĉinion pro la helpo al aliaj landoj, inkluzive de la medicina kaj teknika subteno al Afriko kaj la mezorienta regiono. Proparolanto de la ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj Zhao Lijian ĵus diris, ke la epidemio estas la komuna defio por la tuta homaro. Ĉinio aktive plue faros kunlaboron kun la internacia komunumo kaj regionoj kontraŭ la epidemio, tenos striktajn kontaktojn kun rilataj landoj, dividos spertojn, kunaranĝos rimedojn kaj kune kun aliaj landoj protektos sekurecon de publika sano de regionoj kaj de la mondo.

Kiel faka profesia esperanta organizo, la Universala Medicina Esperanto-Asocio (UMEA) donis altan atenton al la epidemio. Lastatempe prezidanto de la UMEA, germana neŭrologo, psikoterapiisto, psikiatro kaj esperantisto Doktoro Christoph Klawe diris ankaŭ, ke la batalo kontraŭ la epidemio ne estas interna afero de Ĉinio, sed estas problemo de la monda familio.

Li diris, "Ne estas dubo pri la grandaj eblecoj de Ĉinio ĝenerale kaj pri la granda disciplino kaj kuraĝo de la ĉina popolo. La Esperanto-movado ja vivas el la sinteno, ke la mondo nur povas ekzisti per la bonintenca kunlaboro de ĉiuj siaj enloĝantoj kaj ke ĉio, kio trafas unu parton de la homaro, devas esti afero kaj koncerno de ĉiuj civitanoj de la mondo. Do ankaŭ en konfrontoj kun novaperintaj patogenoj kiel la nova kronviruso, nun oficiale nomita SARS-CoV-2, ege gravas kunlaboro de la tuta homaro preter ĉiuj landlimoj. Por fari tiajn klopodojn laŭeble maksimume efikajn sendube ĉie kaj ĉiam gravas kompleta trarigardebleco pri faktoj kaj ciferoj senrigarde de politikaj aŭ ekonomiaj vidpunktoj. Novaperintaj patogenoj estas komuna defio por ĉiuj nacioj de la mondo. Feliĉe ŝajnas, ke la internacia mondkomunumo bone komprenis tiun fakton."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin