Ĉinio firme oponas Tajpean Akton de Usono

(GMT+08:00) 2020-03-05 20:53:45     Redaktoro:Ĝoja
Ĉinio ĵaŭde esprimis sian rezolutan oponon kontraŭ la aprobo de la Tajpea Akto, nomante la movon severa malobservo de la principo pri unu Ĉinio kaj la tri ĉina-usonaj komunaj komunikaĵoj, kaj urĝis Usonon trakti la demandon konvene per konkretaj agoj.

La usona Ĉambro de Reprezentantoj merkrede adoptis la Tajpean Akton. La akto, laŭ prezidanto de la Ĉambro de Reprezentantoj, Nancy Pelosi, celas plifortigi "la pozicion de Tajvano sur la internacia scenejo" kiel "ŝlosila aliancano en la regiono" kaj instigi aliancanojn kaj partnerojn de Usono "fortigi siajn diplomatiajn rilatojn kun Tajpeo."

Zhao Lijian, proparolanto de la ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj diris al raportistoj ĵaŭde, ke la akto estis firme oponata de la ĉina flanko, ĉar ĝi malobservas ne nur la principon pri unu Ĉinio, sed ankaŭ la internacian leĝon kaj la bazajn normojn de internaciaj rilatoj. Zhao diris, ke Ĉinio delonge oponas ajnan formon de oficialaj interŝanĝoj inter Tajvano kaj Usono, urĝante la usonan flankon plenumi la principon pri unu Ĉinio kaj la tri ĉina-usonajn komunajn komunikaĵojn, ĉar ili estas la politika fundamento de la duflankaj rilatoj.

La proparolanto diris, "Ni urĝas Usonon konvene trakti la demandojn pri Tajvano por paco kaj stabileco de la tajvana markolo kaj la bonfarto de homoj sur ambaŭ bordoj, kaj fari konkretajn agojn por malhelpi la leĝprojekton fariĝi leĝo".

La leĝprojekto, antaŭe aprobita de la Senato en oktobro 2019, nun bezonas la duan aprobon de la Senato pro ŝanĝiĝo de teksto. Se ĝi estos adoptita, ĝi estos sendita al la prezidento por fina aprobo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin