Estas senbaza postulo pri pardonpeto de Ĉinio

(GMT+08:00) 2020-03-05 20:55:04     Redaktoro:Ĝoja

En gazetara konferenco okazigita de la Monda Organizo pri Sano lastatempe, ĝenerala direktoro de la organizo Tedros Adhanom Ghebreyesus bedaŭris misfamigojn en la batalo kontraŭ la epidemio.

Kiel la lando kiu la unua estis trafita de la epidemion, Ĉinio suferis pli multe da evidentaj misfamigoj . Iuj okcidentaj amaskomunikiloj senbaze nomis la novan kronviurson "ĉina viruso". Usonaj kontraŭĉinaj politikistoj eĉ kalumniis, ke la nova kronviruso estas kemia armilo de laboratorio en Wuhan. Lastatempe iu programestro de la usona televido FOX asertis, ke la nova kronviruso originis de Ĉinio, kaj postulis oficialan pardonpeton de ĉinoj. Ĉu li sciis, ke iu iam postulis pardonpeton de Usono pri la gripo H1N1 eksplodiĝinta en ĝi en 2009, pro kiu mortis preskaŭ 300 mil homoj en la mondo. Nun ankoraŭ ne estis pruvita la fonto de la nova kronviruso, kaj Ĉinio estas suferanto kiel aliaj landoj.

Ĝis la 18a horo de la 4a de marto, en 76 landoj estis entute 13 000 konfirmitaj kazoj de la nov-kronvirusa malsano. En iuj landoj aperis kazoj sen konata fonto. La aserto pri "ĉina viruso" havas neniun sciencan bazon kaj la raporto de iuj amaskomunikiloj pri tio estas nerespondeca. La misfamigo de iuj okcidentaj amaskomunikiloj kaj politikistoj kontraŭ Ĉinio celas falskulpikigi Ĉinion pri fabriko de katastrofo. Tio montras ilian diskriminacion kaj malkomprenon pri Ĉinio kaj enkorpigas la malican intencon de iuj politikistoj.

Fronte al la epidemio, misfamigo ne nur devias de scienca vojo kaj kreas panikon kaj antaŭjuĝon, sed ankaŭ subfosas klopodojn de la mondo kontraŭ la epidemio. En la tutmondiĝa epoko de komuna estonteco, solidareco kaj kunlaboro estas la plej forta armilo kontraŭ la epidemio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin