Ĉina diplomato: Neniu duobla normo devas esti aplikata en batalo kontraŭ terorismo

(GMT+08:00) 2020-03-06 14:50:16     Redaktoro:Ĝoja
Altranga ĉina diplomato diris ĵaŭde en Ĝenevo, ke ne ekzistas "bona" terorismo aŭ "malbona" terorismo, estas nur terorismo en la mondo, kaj neniu duobla normo devas esti aplikata en batalo kontraŭ terorismo.

Liu Hua, speciala reprezentanto pri homaj rajtoj de la ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj, faris la rimarkojn dum parolado en la interaga dialogo kun la speciala raportisto de la UN pri akcelado kaj protekto de homaj rajtoj dum batalo kontraŭ terorismo en la 43a sesio de la Homrajta Konsilio. Liu rimarkigis, ke terorismo estas la komuna malamiko de la homaro.

Liu diris, ke nuntempe, la internacia kontraŭterorisma situacio estas kompleksa kaj severa. La internacia komunumo alfrontas novan ondon de terorismaj aktivecoj, kiuj prezentas gravajn minacojn al internaciaj kaj regionaj sekureco kaj stabileco. Ŝi diris, ke la internacia komunumo devas efektivigi internacian kunlaboron kaj kune batali kontraŭ terorismo laŭ la celoj kaj principoj de la Ĉarto de la UN kaj aliaj ĝenerale akceptitaj bazaj principoj de internaciaj rilatoj.

La ĉina diplomato emfazis, ke la ŝlosilo al batalo kontraŭ terorismo estas liveri la ĝustan solvon al simptomoj kaj radikaj kaŭzoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin