Novaĵoj (Marto 06)

(GMT+08:00) 2020-03-06 15:40:01     Redaktoro:Ĝoja

Saluton, karaj amikoj. Mirinda kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas la 6a de marto, vendrede. Hodiaŭ unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn, en kiuj ni ĉefe parolos pri tio, ke Ĉinio efektivigos solidajn rimedojn por zorgi pri medicinistoj batalantaj kontraŭ epidemio; Ĉinio firme oponas Tajpean Akton de Usono. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

La gvida grupo de la reago de Ĉinio al la nov-kronvirusa malsano (COVID-19) ĵaŭde emfazis la efektivigon de solidaj rimedoj por zorgi pri la medicina personaro batalanta sur la frontlinio kontraŭ la kronvirusa malsano.

La grupo, estrata de ĉefministro Li Keqiang, postulis, ke oni prenu detalajn rimedojn por zorgi pri la medicinistoj, certigi la bazan vivtenon de homoj bezonantaj helpon, kaj orde rekomenci laboron kaj produktadon por antaŭenigi ekonomian kaj socian disvolviĝon.

Li, ankaŭ membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), prezidis la kunvenon.

La kunveno rimarkigis, ke prevento kaj regado de la epidemio en la provinco Hubei kaj ĝia ĉefurbo Wuhan devas resti la ĉefaj prioritatoj, kaj alvokis ĉiajn klopodojn por kuraci severajn kazojn.

La kunveno diris, ke ŝlosilaj regionoj inkluzive de Pekino devas preni rigorajn rimedojn en komunumoj, pasejoj kaj havenoj por gardi kontraŭ "amasa infektiĝo" kaj "importitaj infektitoj".

Gazetara konferenco de la komuna preventa kaj regada mekanismo de la Ŝtata Konsilio diris jaŭde, ke ĝis la 4a de marto diversnivelaj registaroj asignis 110,48 miliardojn da juanoj por preventado kaj regado de la epidemio. Unuflanke, la centra registaro fortigis financan garantion de epidemia preventado kaj regado por certigi ĝustatempan enhospitaligon de la malsanuloj kaj kuracadon, preventadon kaj regadon de la malsano en ĉiuj lokoj, kaj aliflanke ĝi ellaboris serion da favoraj politikoj por helpi rekomencon de laboro kaj produktado.

Hubei-provinco estas la plej serioza epidemia zono. Ĝis februaro restis 130,6 miliardoj da juanoj en la trezorejo de la provinco. Ekde marto la Financa Ministerio establis mekanismon de semajna akordigo de la provinca trezorejo. En la unua semajno la ministerio anticipe asignis 35 miliardojn da juanoj al la provinco.

Ĉina prisana aŭtoritato diris vendrede, ke ĝi ricevis raportojn pri 143 novaj konfirmitaj kazoj de nov-kronvirusa malsano kaj 30 mortoj ĵaŭde en la ĉina ĉeftero.

La Nacia Komisiono pri Sano diris, ke inter la mortoj, 29 okazis en la provinco Hubei kaj unu en la provinco Hainan. Samtempe, 102 novaj suspektataj kazoj estis raportitaj. Ankaŭ ĵaŭde, 1 681 homoj estis elhospitaligitaj post resaniĝo, dum la nombro de severaj kazoj malkreskis ĝis 5 737.

Ĉinio ĵaŭde esprimis sian rezolutan oponon kontraŭ la aprobo de la Tajpea Akto, nomante la movon severa malobservo de la principo pri unu Ĉinio kaj la tri ĉina-usonaj komunaj komunikaĵoj, kaj urĝis Usonon trakti la demandon konvene per konkretaj agoj.

La usona Ĉambro de Reprezentantoj merkrede adoptis la Tajpean Akton. La akto, laŭ prezidanto de la Ĉambro de Reprezentantoj, Nancy Pelosi, celas plifortigi "la pozicion de Tajvano sur la internacia scenejo" kiel "ŝlosila aliancano en la regiono" kaj instigi aliancanojn kaj partnerojn de Usono "fortigi siajn diplomatiajn rilatojn kun Tajpeo."

Zhao Lijian, proparolanto de la ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj diris al raportistoj ĵaŭde, ke la akto estis firme oponata de la ĉina flanko, ĉar ĝi malobservas ne nur la principon pri unu Ĉinio, sed ankaŭ la internacian leĝon kaj la bazajn normojn de internaciaj rilatoj. Zhao diris, ke Ĉinio delonge oponas ajnan formon de oficialaj interŝanĝoj inter Tajvano kaj Usono, urĝante la usonan flankon plenumi la principon pri unu Ĉinio kaj la tri ĉina-usonajn komunajn komunikaĵojn, ĉar ili estas la politika fundamento de la duflankaj rilatoj.

Mekrede en sia stabejo en Ĝenevo, la Monda Organizo pri Intelekta Proprieto okazigis specialan kunvenon, en kiu Daren Tang, ĝenerala direktoro de la Singapura Oficejo pri Intelekta Proprieto, estis rekomendita kiel kandidato por la venonta ĝenerala direktoro de la Monda Organizo pri Intelekta Proprieto. Antaŭe, Ĉinion kandidatigis sinjorinon Wang Binying, nunan ĝeneralan vicdirektoron de la organizo, kiu servis en la organizo jam preskaŭ 30 jarojn, por la ofico. Ŝi estas ĝenerale rigardata kiel unu el la plej kapablaj, spertaj kaj konkurencivaj kandidatoj.

Estis surprize, ke iuj usonaj politikistoj faris komentojn tute malakordajn kun la atmosfero de justa konkurado. La japana ĵurnalo Yomiuri Shimbun raportis la 23an de februaro, ke en decembro de la lasta jaro, iuj membroj de la usona Kongreso sendis komunan leteron al usona prezidento Donald Trump, petante lin malhelpi al Wang Binying esti ĝenerala direktoro de la Monda Organizo pri Intelekta Proprieto. Peter Navarro, prezidanto de la Nacia Komerca Konsilio de Usono publikigis sian artikolon en la ĵurnalo Financial Times, alvokante malhelpi al Ĉinio regi la organizon. Teamo de usona ŝtatsekretario Mike Pomeo asertis, ke Ĉinio delonge estis akuzita pri proprigo de rajtoj pri intelekta proprieto, kaj estas tre absurde, ke ĝi kondukos la organizon, kiu helpas ellabori translandajn politikojn pri intelekta proprieto. Tial Usono uzis sian influon por puŝi aliajn landojn malhelpi Ĉinion, ignorante regulojn, kaj asertis, ke ĉiu estas akceptebla krom Ĉinio. Usono eĉ minacis haltigi helpon al iuj landoj por obeigi ilin.

Ĉinio ĉiam klopodas intensigi protekton de ĉiuj rajtoj pri intelekta proprieto en serioza maniero, aktive partoprenas en la tutmonda regado de intelekta proprieto en malferma kaj inkluzivema sinteno kaj dediĉas sian saĝon. La misfamigo de iuj usonaj politikistoj ne povas malhelpi la paŝon de Ĉinio al protekto de intelekta proprieto nek povas rezisti ĝian decidon partopreni en la tutmonda regado de intelekta proprieto.

Altranga ĉina diplomato diris ĵaŭde en Ĝenevo, ke ne ekzistas "bona" terorismo aŭ "malbona" terorismo, estas nur terorismo en la mondo, kaj neniu duobla normo devas esti aplikata en batalo kontraŭ terorismo.

Liu Hua, speciala reprezentanto pri homaj rajtoj de la ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj, faris la rimarkojn dum parolado en la interaga dialogo kun la speciala raportisto de la UN pri akcelado kaj protekto de homaj rajtoj dum batalo kontraŭ terorismo en la 43a sesio de la Homrajta Konsilio. Liu rimarkigis, ke nuntempe, la internacia kontraŭterorisma situacio estas kompleksa kaj severa. La internacia komunumo alfrontas novan ondon de terorismaj aktivecoj, kiuj prezentas gravajn minacojn al internaciaj kaj regionaj sekureco kaj stabileco. Ŝi diris, ke la internacia komunumo devas efektivigi internacian kunlaboron kaj kune batali kontraŭ terorismo laŭ la celoj kaj principoj de la Ĉarto de la UN kaj aliaj ĝenerale akceptitaj bazaj principoj de internaciaj rilatoj.

Rusa prezidento Vladimir Putin kaj lia turka paralelulo Recep Tayyip Erdogan ĵaŭde konsentis efektivigi batalhalton en la siria provinco Idlib, kiu lastatempe estis obsedita de pli granda perforto.

La du gvidantoj konkludis interkonsenton por fini malamikaĵojn kun la kreo de 6-kilometra sekur-zono ĉirkaŭ la ŝoseo M4 en unu semajno.

En la lasta semajno, Turkio kaj batalistoj alianciĝintaj kun ĝi lanĉis militan operacon en la regiono, post kiam almenaŭ 33 turkaj soldatoj estis mortigitaj en aeratako de la siria armeo subtenata de Rusio.

La interkonsento pri batalhalto estis anoncita de la du ŝtatestroj en komuna gazetara konferenco.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin