Ĉina laboro kontraŭ epidemio protektas la homaron

(GMT+08:00) 2020-03-06 18:46:57     Redaktoro:Ĝoja

Franca kuracisto Philippe Klein nun laboras en Wuhan-Unuiĝa Hospitalo de Ĉinio. Post la eksplodo de la epidemio de la pneŭmonio kaŭzita de la nova kronviruso, Philippe decidis resti en Wuhan, kie li vivas 6 jarojn. Lastatempe intervjuate li konigis sian laboron dum la epidemio kaj donis altan takson al ĉina laborado kontraŭ la epidemio.

Wuhan estas unu el la ĉinaj urboj, kie francoj donis plej multajn investojn. Centoj da francaj entreprenoj faris negocojn en Wuhan, sekve de tio pli kaj pli da francoj laboras kaj vivas en la bela urbo. De post la eksplodo de la epidemio Philippe restadas en Wuhan por doni ĉiutagan kuracan servadon al francoj, kiuj restas en Wuhan. Li diris:

"Kompare kun la situacio en la fino de januaro, la nuna stato pliboniĝis, kaj la klopodoj fare de wuhan-anoj, kuracistoj, flegistoj kaj rilataj laborantoj en la batalo kontraŭ la epidemio gajnis periodajn fruktojn. Resaniĝintoj pliiĝas kaj novaj konfirmitaj kazoj malpliiĝas. Oni povas diri, ke la pinto jam pasis kaj rimedoj de prevento kaj kontrolo pozitive efikis."

Ankaŭ Philippe daŭre laboras en Wuhan-Unuiĝa Hospitalo de Ĉinio. Parolante pri sia laboro, li diris kun emocio:

"Kuracistoj kaj flegistoj faris elstarajn laborojn. Miaj ĉinaj kolegoj estas kuraĝaj kaj respondecaj. Ili jam faris pli-ol-monatan penigan laboradon. Post laboro multaj kolegoj tranoktis en la hospitalo kaj longtempe ne revenis hejmen kaj ne vidis familianojn , eĉ iuj estas infektitaj de la viruso pro savado. Mi ĉiam memoras ilin kaj ilian sentiman spiriton."

v

Lastatempe en Pekino Bruce Aylward, neĉina estro de la komuna esplora teamo de Ĉinio kaj Monda Organizo pri Sano pri pneŭmonio kaŭzita de la nova kronviruso, diris, ke la ĉinaj metodoj kontraŭ la epidemio estas la ĝisnunaj unikaj sukcesaj metodoj, kiujn faktoj atestis. Nun en Ĉinio risko malleviĝas kaj la ĉina kontribuo al la mondo estas granda. Ankaŭ doktoro Philippe donis altan takson. Li diris:

"La ĉina registaro alprenis elstarajn kontraŭrimedojn, mobilizis cent-milionojn da loĝantoj resti hejmen por eviti la epidemion, kio estas la senprecedenca heroa ago en la homara historio. Tial efike rompiĝis infekta kanalo de la viruso kaj efikis la ĉinaj kontraŭrimedoj. Ni vidis, ke en la ĉina ĉeftero, precipe en la provinco Hubei kaj la urbo Wuhan, ĉiutage nove konfirmitaj kazoj rapide malpliiĝas. Do ĉinaj klopodoj protektas ne nur ĉinojn sed ankaŭ la homaron kaj la teron."

La 28-an de februaro ĝenerala direktoro de la Monda Organizo pri Sano Tedros Adhanom Ghebreyesus deklaris altigi la nivelon de la risko de la epidemio en la tuta mondo je "Tre alta". Pro tio intervjuate doktoro Philippe donis proponojn. Li diris:

"Mi opinias, ke aliaj landoj devas unue lerni spertojn de Ĉinio, ekzemple la rimedojn alprenitajn en Wuhan kaj aliaj urboj de Ĉinio. Due pro la nuna plivastiĝo de la epidemio en la mondo, aliaj landoj devas konigi sufiĉe al la publiko, ke la malsano havas tro potencan infektecon, kaj samtempe alvoki, ke popolamasoj singardu, ofte lavu manojn, portu maskojn, ne venu al ejo, kie estas amaso da homoj aŭ aperis konfirmitaj kazoj. Ni devas aparte zorgi pri maljunuloj kaj aliaj malfortaj homoj. Faktoj jam atestis, ke la viruso donas grandan damaĝon al tiaj homoj. Fine oni devas havi la koncepton de apartigo, referencante ĉinajn rimedojn apartigi kazojn konfirmitajn kaj suspektitajn, ankaŭ homojn, kiuj proksime kontaktis konfirmitojn kaj suspektatojn."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin