Fakuloj en Wuhan dividis spertojn pri kuracado de COVID-19 kun italaj egaluloj

(GMT+08:00) 2020-03-06 18:37:30     Redaktoro:Ĝoja

Tri ĉinaj medicinaj fakuloj de la Hospitalo Tongji en Wuhan merkrede dividis siajn spertojn pri kuracado de la nov-kronvirusa malsano (COVID-19) kun siaj italaj egaluloj, kiuj levis demandojn en videa konversacio.

Enrico Ammirati, kardiologo en la departemento de anestezo kaj urĝejo de la Hospitalo Niguarda, levis demandojn pri la normo de malsanulaj ĉambroj, kuracaj planoj de citokinina ŝtormo kaj la kronvirusa malsano, kaj protekto de kuracistoj.

La Hospitalo Niguarda en Milano estas la plej malnova en la urbo kaj unu el la plej grandaj ampleksaj medicinaj instalaĵoj en Italio, kie la nombro de konfirmitaj kronvirusaj kazoj nun superas 3 000. La hospitalo vakigis konstruaĵon kaj ĝis nun akceptis pli ol 200 pacientojn de la malsano.

"Estas tre malfacile por hospitaloj en iu ajn lando tra la mondo liveri negativpreman ĉambron al ĉiu paciento de la kronvirusa malsano," diris Wang Daowen, kardiologo en la Hospitalo Tongji sub la Huazhong-a Universitato de Scienco kaj Teknologio.

Wang diris al Ammirati siajn solvojn, tio estas reekipi ĝeneralajn malsanulajn ĉamabrojn - malŝalti klimatizilojn kaj aldoni pordojn por apartigi la ĉambron en purajn, duonpoluitajn kaj poluitajn regionojn.

Wang diris, ke la kuracado de severaj kaj krizaj pacientoj de la kronvirusa malsano povas sekvi tiun de eksploda miokardito, ĉar citokininaj ŝtormoj estis trovitaj ĉe pacientoj kun ambaŭ malsanoj laŭ patofiziologio mekanismo.

Fakukloj de la Hospitalo Tongji ankaŭ dividis kun ili bildojn pri protekto de nivelo 3 kaj uzo de protektaj maskoj kaj kostumoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin