Li Keqiang emfazis fortigon de internacia kunlaboro en regado de COVID-19

(GMT+08:00) 2020-03-07 16:13:53     Redaktoro:Ĝoja

Ĉefministro Li Keqiang vendrede emfazis fortigon de internacia kunlaboro en prevento kaj regado de la nov-kronvirusa malsano (COVID-19) por malebligi translandan disvastiĝon de la epidemio.

Li, membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), kiu ankaŭ estras la centran gvidgrupon de la reago de Ĉinio al la epidemio, faris la rimarkojn dum inspektado en la Ĉefurba Internacia Flughaveno en Pekino.

Li inspektis ankaŭ la aviadan distribuan centron de la kompanio SF, la ekspresa giganto de Ĉinio, kie li emfazis la gravecon de strebado al glata loĝistiko por akceli ekonomian kaj socian progreson.

En la flughaveno, Li aŭdis raportojn ekzemple pri funkciado de flugoj, elirintoj kaj enirintoj kaj fluado de varoj de post eksplodo de la epidemio. Li diris, ke la epidemio montras la tendencon de rapida disvastiĝo eksterlanden, kaj ke trakti la epidemion estas komuna defio por la internacia komunumo.

Li diris ankaŭ, ke kunlaboro kun internaciaj organizoj, koncernaj landoj kaj regionoj, precipe en aertransporto, devas esti plifortigita por bridi la malsanon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin