Ĉu usonanoj enviis Ĉinion pro ĝia atingo?

(GMT+08:00) 2020-03-07 16:47:29     Redaktoro:Ĝoja

Lastatempe la ĵurnalo New York Times publikigis intervjuon kun Bruce Aylward, altranga konsilanto de ĝenerala direktoro de la Monda Organizo pri Sano. Li senkaŝe rakontis la veran staton de la 9-taga inspektado en Ĉinio pri la epidemio, parolante pri iuj preventaj kaj regadaj rimedoj prenitaj de Ĉinio. Tamen je la fino la usona ĵurnalisto demandis: Ĉio ĉi ne eblas en Usono, kaj Ĉinio povas fari tion, ĉar ĝi estas "despota ŝtato, ĉu ne?

La enviema penso de tiaj usonanoj estas "senkiala memfido" de okcidenta demokratio kaj ekstrema diskriminacio kaj sensciado pri la ĉina sistemo. Ĝenerala direktoro de la Monda Organizo pri Sano diris, ke la fortaj rimedoj prenitaj de Ĉinio protektas ne nur la ĉinan popolon, sed ankaŭ la mondan popolon kaj gajnis tempon por la preventado kaj regado de la epidemio en la mondo. Gvidantoj de multaj landoj opiniis, ke la rapideco, skalo, efikeco de Ĉinio en epidemia preventado kaj regado sufiĉe montras la avantaĝojn de la sistemo de Ĉinio.

En la intervjuo, Aylward refoje esprimis konfirmon de la severaj rimedoj de Ĉinio. Tamen en Usono aperis senordaj fenomenoj en preventado kaj regado de la epidemio. Ĝis la 5a de marto, Usono konfirmis 163 kazojn de la malsano, tamen la usona centro de regado kaj pevento de malsanoj anoncis haltigi publikigon de ekzamenitaj kazoj. La mortokvanto de konfirmitaj kazoj en Usono estis preskŭ kvaroble pli granda ol la averaĝo de la mondo.

Nun la tuta mondo atendas projekton de Ĉinio, tamen ne kapablas tiuj landoj, kiuj ebriis de siaj sukcesoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin