99 novaj konfirmitaj kazoj de kronvirusa malsano estis raportitaj en ĉina ĉeftero

(GMT+08:00) 2020-03-07 16:48:57     Redaktoro:Ĝoja

Ĉina prisana aŭtoritato diris sabate, ke ĝi ricevis raportojn pri 99 novaj konfirmitaj kazoj de nov-kronvirusa malsano kaj 28 mortoj vendrede en la ĉina ĉeftero.

La Nacia Komisiono pri Sano diris, ke ĉiuj 28 mortoj estis raportitaj en la provinco Hubei. Vendrede 99 novaj suspektataj kazoj estis raportitaj, kaj la saman tagon, 1 678 homoj estis elhospitaligitaj post resaniĝo, dum la nombro de severaj kazoj malkreskis ĝis 5 489.

La totala nombro de konfirmitaj kazoj en la ĉina ĉeftero kalkuliĝis al 80 651 ĝis la fino de la vendredo, inkluzive de 22 177 pacientoj, kiuj ankoraŭ estis kuracataj, 55 404 pacientoj, kiuj elhospitaliĝis post resaniĝo, kaj 3 070 homoj, kiuj mortis pro la malsano.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin