Popola milito sub gvidado de Xi estas plej bona klarigo pri modernigo de regada sistemo

(GMT+08:00) 2020-03-08 15:38:20     Redaktoro:Ĝoja
Gravaj krizokazaĵoj ĉiam povas provi la regadan kapablon. Lastatempe la Centra Komitato pri Profundigo de Ampleksa Reformo okazigis sian 12an kunvenon, en kiu ĉina prezidanto Xi Jinping faris gravan juĝon pri la kronvirusa epidemio, kiu disvastiĝis plej rapide kaj en plej multaj lokoj kaj estis plej malfacile regebla. Li diris, ke la batalo kontraŭ la epidemio estas la plej grava provo de la ŝtata regada sistemo kaj la regada kapablo de la lando.

La 25an de januaro, la novjaran tagon laŭ la ĉina lunkalendaro, Xi prezidis kunvenon de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) por fari studon, rearanĝon kaj pluan mobilizon pri prevento kaj regado de la epidemio kaj kuracado de pacientoj. Okazigo de tiu speciala kunveno de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ reflektis specifan agadon de la ŝtata regado en la eksterordinara periodo. Poste en 40 tagoj, Xi prezidis ses kunvenojn de la la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ por studi la laboron pri prevento kaj regado de la epidemio kaj plifortigi malfortajn ĉenojn, ĉiuflanke levante la sistemon kaj kapablon de ŝtata regado meze de grava krizokazaĵo.

Tio estas ankaŭ batalo de tutmonda kunlaboro. Meze de la severa situacio de rapida disvastiĝo de la nova kronviruso en iuj landoj, Ĉinio decidis donaci 20 milionojn da usonaj dolaroj al la Monda Organizo pri Sano (MOS) por subteni ĝin en efektivigo de internacia kunlaboro en batalo kontraŭ la epidemio kaj helpi al evoluantaj landoj plialtigi la kapablon de sia prisana sistemo, kio estas enkorpigo de la ideo de Ĉinio pri konstruado de komunumo kun komuna estonteco por la homaro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin