Xi Jinping esprimis festajn salutojn al virinoj batalantaj kontraŭ epidemio okaze de Internacia Virina Tago

(GMT+08:00) 2020-03-08 15:40:01     Redaktoro:Ĝoja

Prezidanto Xi Jinping esprimis sinceran zorgon pri virinoj batalantaj kontraŭ la nov-kronvirusa malsano sur la frontlinio kaj en aliaj kampoj dimanĉe, okaze de la Internacia Virina Tago.

Xi, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, ankaŭ esprimis festajn salutojn al virinoj de ĉiuj etnaj grupoj kaj de ĉiuj sociaj rondoj de la lando.

Xi diris, ke medicinistinoj batalis tagnokte sur la frontlinio kontraŭ la epidemio por savi pacientojn de la kronvirusa malsano, montrante la noblan spiriton de bonkoreco. Li diris, ke virinaj partianoj kaj kadroj, policanoj, personoj regantaj la epidemion, komunumaj laborantoj, ĵurnalistoj kaj volontuloj plenumis siajn devojn kun lojaleco, laboris tenace, surŝultrigis multajn malfacilajn taskojn kaj faris gravan kontribuon por brido de la epidemio per agoj

Xi vokis la virinajn laborantojn havi firman konvinkon pri gajno de la batalo kontraŭ la epidemio, teni altan moralan spiriton, protekti sin en scienca maniero kaj fari kontinuajn klopodojn por sane kontraŭbatali la epidemion.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin