Ĉinio reguligas interretan lernadon meze de epidemio

(GMT+08:00) 2020-03-08 15:41:02     Redaktoro:Ĝoja

La ĉina Ministerio pri Edukado publikigis gvidlinion, alvokante klopodojn por certigi, ke ĉiu lernanto ricevu interretan edukadon dum la kronvirusa epidemio.

La gvidlinio diris, ke lernejoj estas malpermesitaj devigi lernantojn pruvi registrojn de sia lernado per "ensaluto" por interreta lernado aŭ alŝuto de lernadaj videaĵoj, kaj ke aŭtoritatoj pri edukado devas aŭskulti opiniojn de instruistoj, gepatroj kaj lernantoj por plialtigi la kvaliton de interreta edukado.

Elementaj lernejoj kaj mezlernejoj en Ĉinio estas petitaj malfermi interretajn lecionojn per uzo de oficialaj edukaj retejoj por certigi la lernadon de 180 milionoj da lernantoj, ĉar la nova lerneja semestro estis prokrastita pro la tutlandaj rimedoj prenitaj por bridi la epidemion.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin