Ĉinio donacos 20 milionojn da usonaj dolaroj al MOS

(GMT+08:00) 2020-03-08 15:41:58     Redaktoro:Ĝoja

La ĉina registaro decidis donaci 20 milionojn da usonaj dolaroj al la Monda Organizo pri Sano (MOS) por subteni ĝin en efektivigo de internacia kunlaboro en batalo kontraŭ la eksplodo de la nov-kronvirusa malsano (COVID-19).

De post la eksplodo de la epidemio, la MOS, sub la gvidado de ĝenerala direktoro Tedros Adhanom Ghebreyesus, ludis gravan rolon por puŝi aliajn landojn plifortigi sian preventan konscion kaj trakti la epidemion en scienca kaj racia maniero, kaj helpi al koncernaj landoj plialtigi la kapablon de sia prisana sistemo, kio estis vaste rekonata de la internacia komunumo.

Ĉinio tre aprezas la komprenon kaj subtenon de la MOS al la laboro de la lando en prevento kaj regado de la epidemio. Nun la mondo frontas pliiĝantan urĝecon fari tutmondajn klopodojn en la komunaj prevento kaj regado de la epidemio, ĉar la malsano eksplodis en multaj lokoj kaj disvastiĝis al pli de landoj tra la mondo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin