Intervjuo kun Rafael Zerbetto pri lia sperto kontraŭ nova koronvirusa pneŭmonio (COVID-19)

(GMT+08:00) 2020-03-08 18:57:57     Redaktoro:Ĝoja

Notoj de Rafael Zerbetto (Brazilo) pri COVID-19
Citita el El Popola Ĉinio

Boeing 777 de Air China kiu transportis min al Pekino

Unue mi volas klarigi pri la eraraj informoj, kiujn mi aŭdis pri vojaĝoj al Ĉinio. Eksterlande homoj pensas, ke en tuta Ĉinio la situacio estas tiom serioza kiel en Wuhan. Tio ne veras. En Hubei-provinco, speciale en Wuhan, flughavenoj kaj stacidomoj estas fermitaj aŭ funkciantaj sub specialaj kondiĉoj pro la epidemio, sed en aliaj partoj de Ĉinio ili normale funkcias. Plejparto de la malsanuloj kaj viktimoj de la nova pneŭmonio estas en Hubei, ĉefe en Wuhan. En aliaj partoj de Ĉinio malmultaj homoj estas trafitaj de la nova viruso, ĝuste pro la efiko de la politikoj de la registaro kontraŭ la disiĝo de la viruso.

Internaciaj flughavenoj de Pekino, Ŝanhajo kaj aliaj urboj normale funkcias kaj ricevas flugojn el eksterlando. Estas fakto, ke kelkaj landoj, kiel Italio kaj Filipinoj, preferis portempe malpermesi flugojn el kaj al Ĉinio, sed en plej multaj landoj tiu malpermeso ne ekzistas. Plejparto de la aviadaj kompanioj kiuj nuligis flugojn al Ĉinio, faris tion ĉefe pro manko de pasaĝeroj: turistoj ne plu venas al Ĉinio, kaj ĉinoj evitas vojaĝi pro la epidemio.

En Brazilo, kie la vojaĝo komenciĝis, mi supozis ke estus iu speciala proceduro por mia enaviadiliĝo, sed oni traktis min samkiel aliaj pasaĝeroj: mia bagaĝo estis normale sendita al Pekino kaj neniu faris al mi demandojn nek donis al mi specialajn informojn. Estis kelkaj ĉinaj pasaĝeroj, multaj kun masko, kaj por unua fojo mi aŭdis en brazila flughaveno anoncon en la ĉina lingvo, pri la kvaranteno al pasaĝeroj alvenintaj el Ĉinio. Kiam mia aviadilo surteriĝis en Frankfurto, mi vidis tra la fenestro ekflugon de aviadilo de China Eastern, kiu estis certe fluganta Ĉinien.

Pasaĝeroj atendas en Frankfurto por flugi Pekinen

En Frankfurto, la flughaveno estis malpli homplena ol kutime, pro la manko de amaso da ĉinaj turistoj. En la vendejoj estis malmultaj klientoj, preskaŭ ĉiuj ĉinoj. Sur muroj, anoncoj pri rabatoj pro Printempa Festo, reklamoj en la ĉina lingvo kaj mapo de la flughaveno kun indikoj pri kiuj vendejoj akceptas pagon per Wechat aŭ Alipay.

Mi diversfoje uzis tiun saman flugon, CA932, por vojaĝi Ĉinien, do mi bone konas ĝin: por tiu flugoAir China uzas aviadilon Boeing 747, la plej granda komerca aviadilo fabrikita de Boeing. Kutime estas tiom da homoj atendantaj tiun flugon, ke mankas sidlokoj proksime al la pordego, kaj dum enaviadiliĝo estas giganta vico. Ĉi foje estis okulfrapa diferenco: estis sendita aviadilo Boeing 777 simila al tiuj, kiujn mi fojfoje uzis por enlandaj flugoj, kun naŭ seĝoj po vico anstataŭ la 10 kutime uzataj de aviadaj firmaoj. Evidente tio rezultas de manko de pasaĝeroj.

Antaŭe ĉinoj estis ĉirkaŭ duono de la pasaĝeroj atendantaj flugon Ĉinien, sed ĉi foje preskaŭ ĉiuj estis ĉinoj, mi vidis nur kelkajn eksterlandanojn: du germanoj kaj familio el Afriko. La flughaveno estis kvieta kaj abundis malplenaj seĝoj apud la pordego.

Dum enaviadiĝo, la vico ne estis granda. Ĉe la pordego, funkciulo kontrolis la korpan temperaturon de ĉiu pasaĝero antaŭ ol liberigi ĝin por la vojaĝo. Ĉe la pordo de la aviadilo, stevardino admonis ĉiun pasaĝeron nepre uzi maskon dum tuta vojaĝo. Ĉiuj miaj maskoj estis en la valizo, ricevota nur okaze de mia alveno en Ĉinio, do stevardino donacis al mi maskon novan, kiun mi uzis dum la flugo.

Post la elteriĝo, stevardinoj disdonis al ĉiu pasaĝero demandaron, kiun ni nepre devis plenumi kaj redoni. En tiu demandaro oni devis informi nomon, adreson en Ĉinio, telefon-numeron, sidlokon en la aviadilo kaj respondi du demandojn: unu pri vizito al Hubei en la lastaj 14 tagoj, kaj alia pri simptomoj de la malsano kaŭzita de koronviruso. Alveninte en Pekino, mi devis plenumi similan demandaron, en kiu oni demandas la numeron de la flugo. Evidente la zorgo de aŭtoritatoj estas rapide identigi kaj kontakti homojn, kiuj vojaĝis kune kun infektito, por tiel efike bremsi disiĝon de la malsano.

Dum la flugo, la paro apud mi nenion trinkis nek manĝis, mi supozas ke pro timo demeti la maskon, tamen plejparto de la pasaĝeroj trinkis kaj manĝis normale dum la flugo, kiu estis longa kaj laciga. Tiu estis la plej malkomforta flugo de mia vivo, simple pro tio, ke mi sentas malkomforton kun masko sur mia vizaĝo, sed por homo kiu kutimas uzi maskon tio estis nenio ekster ordinara.

Pekina Ĉefurba Flughaveno aspektis kvazaŭ dezerta

En Pekino, mi surpriziĝis pro la malplena flughaveno. Tre malmultaj pasaĝeroj estis tie; vico por eniri la landon estis multe pli malgranda ol kutime; kaj la ĉambrego kie ni atendas niajn valizojn estis preskaŭ dezerta. Ĉe la elirejo ne plu estis amaso da homoj atendantaj alvenintojn, nur kelkaj estis tie. Bushaltejoj kaj stratoj estis preskaŭ dezertaj, samkiel la stacio de la ekspresa trajno al la flughaveno.

En la trajno estis eble trideko da pasaĝeroj. En Dongzhimen, kie troviĝas multaj vendejoj, stacioj de tri metroaj linioj kaj granda bus-stacidomo, ĉiam estas multego da homoj, sed en tiu tago stacioj kaj koridoroj estis preskaŭ dezertaj. Post iom da piedirado mi estis sola en la stacidomo atendante la trajnon de metrolinio 2. Same malplena estis Xizhimen-stacio, kie mi ŝanĝis al linio 4, kun iom pli da pasaĝeroj en tiu momento. Atinginte mian hejmon, mi forĵetis la maskon, kiun oni donacis al mi en la aviadilo, kaj finfine povis denove spiri aeron sen masko post tiom da tempo.

1 2 3

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin