Eminentaj medicinistoj atestis progreson de Ĉinio en praktiko de homaj rajtoj

(GMT+08:00) 2020-03-08 19:06:30     Redaktoro:Ĝoja

"En Ĉinio, medicinistoj faras elstaran laboron. Senkonsidere pri sia sekureco, ili senhezite savas malsanulojn, ludante gravan rolon en la batalo kontraŭ la epidemio. La historio memoros iliajn kontribuojn." Tion taksis prezidanto de la Internacia Virina Asocio Nila Bayyas okaze de la Internacia Virina Tago.

Laŭ nekompleta statistiko, de post eksplodo de la epidemio, dekmiloj da medicinistinoj laboras en la frontlinio kontraŭ la epidemio en la Hubei-provinco. Inter pli ol 40 mil medicinistoj senditaj al Hubei el diversaj lokoj, virinoj okupas pli ol 60%. Iliaj rakontoj enkorpigas la respondecon de ĉinaj medicinistoj, kiuj savas la malsanulojn spite al riskoj kaj danĝeroj. Ili estas ekzemploj de ĉinaj virinoj kaj ankaŭ montras la veran figuron de la virina afero de Ĉinio.

En Ĉinio la egaleco de viroj kaj virinoj estas baza politiko. Okaze de la Internacia Virina Tago, ĉina prezidanto Xi Jinping esprimis salutojn al virinoj klopodantaj en prevento kaj regado kontraŭ la epidemio kaj aliaj laboroj, laŭdante ilin pro gravaj kontribuoj al batalo kontraŭ la epidemio. Tio enkorpigas konstantan zorgon kaj respekton de la ĉina reganta partio kaj la registaro.

En pasintaj pli ol 70 jaroj post la fondiĝo de nova Ĉinio, amaso da virinoj akiris elstarajn atingojn en diversaj laboroj kaj kampoj.

Lastatempe en Ĝenevo la 43a sesio de la Homrajta Konsilio de la UN okazigis altnivelan diskuton memore al la 25a datreveno de la Pekina Deklaracio kaj Platformo por Agado aprobitaj en la Monda Virina Konferenco en Pekino. Ĉina reprezentanto diris, ke Ĉinio senĉese akiris novajn atingojn kaj la seksegaleco en diversaj kampoj atingis novan nivelon.

Multaj raportoj de internaciaj konataj institucioj forte pruvis tion. En la 6a de marto internacia kontregistrejo Grant Thornton publikigis raporton, dirante, ke inter 95% de altrangaj administrantoj de ĉinaj entreprenoj estas almenaŭ unu virino. La proporcio estas pli alta ol averaĝo de la mondo.

En la Tutmonda Virina Pintkunveno en 2015, ĉina prezidanto Xi Jinping proklamis, ke en la venontaj kvin jaroj, Ĉinio helpos evoluantajn landojn efektivigi cent "projektojn pri virina kaj infana sano" kaj cent "projektojn de ĝojaj lernejoj", invitos 30 mil virinojn de evoluantaj landoj al Ĉinio por trejniĝo kaj ĉeloke trejnos 10 mil teknikistinojn. Cetere Ĉinio per de la iniciato Zono kaj Vojo plibonigis la pozicion de virinoj en evoluantaj landoj.

Seksegaleco kaj disvolviĝo de virinoj estas longdaŭra kaj peniga tasko, kaj la internacia komunumo devas kunlabori por atingi la celon de daŭripova disvolviĝo de la UN.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin