Kelkaj landoj lernis spertojn de Ĉinio en prevento kaj regado de epidemio

(GMT+08:00) 2020-03-09 12:46:31     Redaktoro:邱杰明

Nun Italio, Sud-Koreio kaj Irano prenis rimedojn bloki regionojn trafitajn de la epidemio, fermi lernejojn kaj malpermesi amasiĝon de homoj por eviti disvastiĝon de la nova kronviruso. La efiko de tiuj rimedoj estis pruvitaj en Ĉinio. Bruce Aylward, estro de la laborgrupo de la Monda Organizo pri Sano, kiu faris inspektvojaĝon al Ĉinio lastatempe, kaj altranga konsilisto de ĝenerala direktoro de la Monda Organizo pri Sano, diris, ke rimedoj prenitaj de Ĉinio por prevento kaj regado de la epidemio kreis normon por la tuta mondo, kaj per la ĉinaj spertoj, aliaj landoj ne plu bezonas agi de la komenco.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin