MOS: COVID-19 disvastiĝas en pli ol 50 landoj kaj regionoj ekster Ĉinio

(GMT+08:00) 2020-03-09 12:48:42     Redaktoro:邱杰明

Laŭ ĉiutaga raporto pri la nov-kronvirusa malsano (COVID-19), dimanĉe vespere publikigita de la Monda Organizo pri Sano (MOS), la disvastiĝo de la nova kronviruso estis trovita en sep pliaj landoj, tial la nombro de landoj kaj regionoj, kie aperis loka transmisio, kreskis ĝis 53 krom Ĉinio.

La sep landoj estas Kamboĝo, Aŭstrio, Hungario, Egiptio, Peruo, Bulgario kaj Maldivoj. Entute 105 586 konfirmitaj kazoj de la kronvirusa malsano estis raportitaj tutmonde ĝis la 10a dimanĉe laŭ centr-eŭropa tempo, kun kresko de 3 656 infektitoj kompare kun la antaŭa tago, inkluzive de 3 610 novaj kazoj ekster Ĉinio.

Inter 24 727 konfirmitaj kazoj ekster Ĉinio, 484 homoj mortis pro la malsano, kio markis kreskon de 71 mortoj kompare kun la antaŭa tago.

Dimanĉe matene Bulgario, Kostariko, Faroaj Insuloj, Franca Gujano, Maldivoj, Malto, Martiniko kaj Moldava Respubliko raportis kazojn de la kronvirusa malsano por la unua fojo en la pasintaj 24 horoj, pliigante la totalon de landoj kaj regionoj influitaj de la viruso ekster Ĉinio ĝis 101.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin