Ĉinio publikigis planon pri gardo kontraŭ minaco de akridoj

(GMT+08:00) 2020-03-10 12:58:16     Redaktoro:邱杰明

Ĉinio lunde publikigis sian planon por monitori kaj antaŭgardi la disvastiĝon de akridoj enlande kaj eksterlande, certigante grenproduktan kaj ekologian sekurecon.

La plano, kiu estis kune publikigita de la Ministerio pri Agrikulturo kaj Kamparaj Aferoj, la Ĝenerala Administracio de Doganoj kaj la Nacia Forstkultura kaj Herbeja Administracio, diris, ke regiona regado kaj scienca prevento devas esti prioritataj. Ĝi klarigis la celon de regado de akridoj, nome certigi, ke dezertaj akridoj el fremdaj landoj ne kaŭzu damaĝon kaj ekapero de enlandaj akridoj ne estigu plagon, kun influo sur ne pli ol 5% de kultivaĵoj.

Lokaj aŭtoritatoj estas urĝitaj malhelpi invadon de dezertaj akridoj el fremdaj landoj. La plano postulas, ke oni starigu monitoradaj staciojn en Tibeto, Yunnan kaj Xinjiang por observi eblajn itinerojn de la migrado de la detruaj fiinsektoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin