Ĉinio profundigos internacian kunlaboron pri regado de nova kronviruso

(GMT+08:00) 2020-03-10 12:59:17     Redaktoro:邱杰明

Gvidgrupo de la ĉina reago al la nov-kronvirusa malsano (COVID-19) lunde faris aranĝojn por profundigi internacian kunlaboron pri epidemiaj prevento kaj regado kaj antaŭenpuŝo por esencaj rezultoj en koncerna laboro.

Laŭ kunveno de la gvidgrupo, okazigita lunde, la grupo gvidata estrata de ĉefministro Li Keqiang alvokis kontinuajn klopodojn por malhelpi la translandan disvastiĝon de la epidemio, orde rekomenci laboron kaj produktadon, kaj kunordigi epidemian regadon kaj ekonomian kreskon.

Li, ankaŭ membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), prezidis la kunvenon.

La kunveno rimarkigis, ke fronte al la defioj, kiujn alportis la disvastiĝo de la malsano en fremdaj landoj, Ĉinio plifortigos internacian kunlaboron, kaj efektivigo de rimedoj de epidemia prevento ĉe landlimoj helpos ordan kaj sekuran fluadon de homoj inter landoj.

La kunveno diris, ke enirintaj vojaĝantoj, kiuj estas konfirmitaj aŭ suspektataj pri infektiĝo je la viruso aŭ estas proksimaj kontaktantoj, estos kontrolitaj, kuracitaj kaj kvarantenigitaj laŭ koncernaj reguloj, kaj emfazis, ke zorgema laboro pri epidemia prevento estas aparte grava por havenoj kun granda nombro da enirantoj kaj elirantoj kiel Pekino.

Ĉinio ankaŭ laboros kun koncernaj landoj por ĉesigi aŭ redukti la duflankan fluadon de homoj kiel studentoj lernantaj eksterlande. Gvido kaj helpo estos liveritaj al ĉinaj civitanoj en aliaj landoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin