Ĉina kaj brita ministroj pri eksterlandaj aferoj telefone konversaciis pri COVID-19

(GMT+08:00) 2020-03-10 13:00:06     Redaktoro:邱杰明

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi lunde telefone konversaciis kun brita ministro pri eksterlandaj aferoj Dominic Raab pri la batalo kontraŭ la nova kronviruso.

Raab laŭdis la ampleksajn kaj efikajn rimedojn de la ĉina flanko por prevento kaj regado de la kronvirusa epidemio kaj haltigo de la plua disvastiĝo de la malsano, kaj dankis la ĉinan flankon pro la livero de helpo kaj oportuno al britaj civitanoj en Ĉinio.

Raab diris, ke Britio atendas plifortigi kunlaboron kun Ĉinio en la batalo kontraŭ la epidemio kaj plue diskuti kun Ĉinio pri starigo de tutmonda partnereco pri sano. Li aldonis, ke Britio havas malferman sintenon sen diskriminaciaj rimedoj pri investo de ĉinaj kompanioj kaj volas profundigi kunlaboron kun Ĉinio en kampoj, kiaj estas financo, libera komerco, investa interkonsento kaj klimatŝanĝiĝo.

Wang diris, ke Ĉinio estas sur la frontlinio de la batalo kontraŭ la epidemio, kiu estis efike bridita enlande. La klopodoj faritaj de Ĉinio protektis la sanon kaj sekurecon de la ĉina popolo kaj gajnis tempon por preparo de aliaj landoj kontraŭ la epidemio. Li diris, ke nun la epidemio disvastiĝas en multaj lokoj tra la mondo, kaj plifortigi internacian kunlaboron por kune kontraŭbatali la epidemion estas la plej granda prioritato.

Wang diris ankaŭ, ke antaŭ nelonge, ĉina prezidanto Xi Jinping havis telefonan interparolon kun brita ĉefministro Boris Johnson, kaj ili atingis multajn konsentojn pri komuna traktado de la epidemio kaj antaŭenigo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Britio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin