Ĉinio kondamnas usonan praktikon de makulado per nova kronviruso

(GMT+08:00) 2020-03-10 13:00:42     Redaktoro:邱杰明

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris lunde, ke Ĉinio kondamnas usonan malestimindan praktikon makuli la landon kaj ĝian urbon Wuhan per la nova kronviruso.

Proparolanto Geng Shuang faris la rimarkon en gazetara konferenco, kiam li estis petita komenti tion, ke usona ŝtatsekretario Mike Pompeo nomis la viruson "la kronviruso de Wuhan".

Geng diris, ke spite al la fakto, ke la Monda Organizo pri Sano oficiale nomis ĉi tiun kronviruson, iu usona politikisto, malrespekta al scienco kaj la decido de la Monda Organizo pri Sano, kaptis okazon por makuli Ĉinion kaj la urbon Wuhan. Li diris, ke la ĉina flanko kondamnas ĉi tiun malestimindan praktikon.

Responde al la rimarkoj de Pompeo, kiuj kalumnias la ĉinan dividon de informoj pri la kronvirusa epidemio, Geng diris, ke de post la eksplodo de epidemio, Ĉinio senprokraste liveris ĝisdatajn epidemiajn informojn al la Monda Organizo pri Sano kaj landoj kaj regionoj inkluzive de Usono en malferma, travidebla kaj respondeca maniero.

Geng diris, "Ni dividis kun ili genetikan sekvencon de la nova kronviruso, aktive respondis al la zorgoj de ĉiuj partioj kaj plifortigis internacian kunlaboron. La internacia komunumo jam havis klaran konsenton, ke Ĉinio gajnis tempon kaj faris pozitivajn kontribuojn al la batalo kontraŭ la epidemio en la tuta mondo."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin