Ĉinio enorbitigis novan navigadan sateliton BeiDou

(GMT+08:00) 2020-03-10 13:01:57     Redaktoro:邱杰明

Ĉinio sendis al la kosmo novan sateliton de la Navigad-Satelita Sistemo BeiDou de la Xichang-a Satelit-Lanĉa Centro en la ĉina sudokcidenta provinco Sichuan je la 19a horo kaj 55 minutoj lunde vespere (Pekina Tempo). Restas nur unu paŝo por kompletigo de la tutmonda sistemo.

La satelito, la 54a el la familio BeiDou, estis sendita en geosinkronan orbiton laŭplane per la portoraketo Changzheng-3B. Ĉinio komencis konstrui sian navigadan sistemon, nomatan laŭ la ĉina termino por la Granda Ĉerpilo en la 1990-aj jaroj kaj komencis servi al la azi-pacifika regiono en 2012. Nun ĉiuj unuageneraciaj satelitoj de BeiDou-1 finis funkciadon, kaj entute 54 satelitoj de BeiDou-2 kaj BeiDou-3 estis senditaj al la kosmo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin