Usono vane perdis la tempon kontraŭepidemian akiritan de Ĉinio

(GMT+08:00) 2020-03-10 20:42:52     Redaktoro:邱杰明

Post la estiĝo de la pandemio de la nova viruso du grandaj landoj ambaŭflanke de la Pacifiko havas entute malsaman sintenon, kio estas vidata de multaj homoj.

Kun granda klopodado Ĉinio regis la epidemion nur en pli ol unu monato. Donitaĵo montras, ke en la 9a de marto novaj infektiĝoj jam falis je pli ol 20 laŭ la plej freŝa raporto; krom en Wuhan, en aliaj lokoj de la tuta lando ne aperis nova kazo en 5 sinsekvaj tagoj, kaj krom en la provinco Hubei kreskis nula nova kazo indiĝena en 3 sinsekvaj tagoj. Kiel rimarkigis la Monda Organizaĵo pri Sano (MOS) en la 9a de marto, ke la epidemio en Ĉinio estas finiĝanta.

Samtempe kun tio, en Usono trans Pacifiko la nombro de kazoj daŭre kreskas. Ĝis la 19a horo en la 9a de marto laŭ la usona orienta tempo en 30 subŝtatoj de Usono aperis novaj kazoj, kaj krome 10 deklaris sin esti en alarmostato. En Usono raportiĝis jam 704 kazoj kaj 26 mortoj.

Kiel unu el la plej evoluintaj landoj rilate al medicino en la tuta mondo, Usono ne devus esti en tia situacio. Jam en la 20a de januaro en ĝi aperis la unua kazo, sed ĝis antaŭ dekkelkaj tagoj la usona registaro ankoraŭ havis tian sinteno.

"La risko de usonanoj 'ankoraŭ restas tre malalta', kaj la preparo de vakcino iras tre glate"

"Usono jam pretigis maskojn, sed tamen ili eble ne estas bezonataj."

"Oni povas trakti la novan kronviruson kiel gripon."

La ĉi-supraj vortojn diris usona gvidanto en la 26a de februaro, kiam li ĉeestis iun gazetaran konferencon. Ĝuste tiam la epidemio tiel intense disvastiĝis tra la mondo, ke nur post du tagoj la Monda Organizaĵo pri Sano reĝustigis la riskan nivelon de la epidemio al la plej alta.

Evidente, ke pri la juĝo kaj trakto de la epidemio la usona registaro ĉiam pli malrapidas je duontempo.

Antaŭ nelonge Kurt Campbell, la eksa usona asistanto-ŝtatsekretario pri azi-pacifikaj aferoj rekte diris: "La severegaj rimedoj aplikitaj de Ĉinio kontraŭ la epidemio donis al ni multe da tempo, sed mi ne kredus, ke ni efike utiligis tiujn tempojn.

Kompreneble, aparta lando havas apartan sistemon, eĉ rilate al la preventado de epidemio. Sed "kia ajn tempe, la vivo ĉiam pli grandas ol la Ĉielo."Tia ago, kia politikigas la epidemion, estas ekstrema nerespondeco pri la vivo de civitanoj.

ĉu Usono, fronte al la epidemio kiu senhalte disvastiĝas, havas tiajn imagon kaj kuraĝon?

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin