Novaĵoj (Marto 11)

(GMT+08:00) 2020-03-11 18:22:37     Redaktoro:Pluveta

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas merkredo, la 11a de marto. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Prezidanto Xi kondukas kontraŭvirusan militon al venko; pli ol 4 000 homoj mortis pro nov-kronvirusa malsano en la tuta mondo. Sekve estos la programeroj Paralele kun la Mondo kaj Plezura Legado. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Xi Jinping marde inspektis la centron de eksplodo de la nov-kronvirusa malsano (COVID-19) en centra Ĉinio, promesante kontinuan batalon ĝis venko, kun renversiĝo de la situacio en la prevento kaj regado.

La inspektado al Wuhan, Hubei-provinco, kondukis la prezidanton al hospitalo kuracanta severajn pacientojn de la kronvirusa malsano, kaj loĝkomunumo. Li vizitis pacientojn, medicinistojn, komunumajn membrojn kaj laboristojn, policanojn, armeanojn, oficialulojn kaj volontulojn, kiuj kontraŭbatalas la novan kronviruson.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, alvokis firmajn, solidajn kaj zorgemajn preventajn kaj regadajn klopodojn por defendi Hubei kaj Wuhan. Li diris, ke danke al malfacila laboro, la situacio en Hubei kaj Wuhan montris pozitivajn ŝanĝiĝojn kun gravaj progresoj, sed la tasko de prevento kaj regado restas malfacila. Li emfazis plu preni epidemian preventon kaj regdon kiel taskon kun la plej granda graveco.

Xi laŭdis la popolon de Wuhan, dirante, ke la pozitiva tendenco en regado de la epidemio ne povus esti realigita sen iliaj ofero, sindonemo, persistemo kaj klopodoj. Per siaj konkretaj agoj, la popolo de Wuhan pruvis la forton kaj spiriton de Ĉinio kaj ankaŭ la amon de la ĉina popolo al ilia familio kaj la nacio, kio ebligas al ili unuiĝi por dividi feliĉon kaj malfeliĉon. En la nomo de la Centra Komitato de la KPĈ, Xi funebris pri homoj, kiuj mortis en la epidemio kaj esprimis kondolencon pro tiuj, kiuj oferis sian vivon batalante sur la frontlinio.

En la hospitalo Huoshenshan, la unua stacio de sia inspektado, Xi laŭdis medicinajn laborantojn kiel "la plej belajn anĝelojn" kaj "senditojn de lumo kaj espero". Li diris, ke la frontliniaj medicinaj laborantoj surŝultrigis la plej malfacilajn misiojn. Li nomis ilin "la plej admirindaj homoj en la nova epoko", kiuj meritas la plej altajn laŭdojn. Li parolis kun pacientoj en la hospitalo per videa konekto, kaj esprimis siajn dezirojn por ilia rapida resaniĝo.

Forlasinte la hospitalon Huoshenshan, Xi iris al iu loĝkomunumo. Homoj en kvaranteno hejme svingis la manon al Xi de siaj balkonoj kaj fenestroj. Xi svingis kaj esprimis sian respekton. Li emfazis la gravecon de komunumoj en epidemiaj prevento kaj regado, postulante, ke bazaj partiaj organizoj kaj partiaj membroj ludu siajn ŝlosilajn rolojn en brido de la disvastiĝo de viruso en komunumoj. Li emfazis strikte fidi la popolon por gajni la popolan militon kontraŭ la epidemio.

Post la surloka inspektado, Xi prezidis telekonferencon kaj faris gravan paroladon. Li diris, ke de post eksplodo de la epidemio, la Centra Komitato de la KPĈ prenis la plej ampleksajn, rigorajn kaj ĝisfundajn preventajn kaj regadajn rimedojn por rezolute bremsi la disvastiĝon de la viruso en Wuhan kaj Hubei. Li diris, ke komenca sukceso estis atingita en stabiligo kaj renverso de la situacio.

La Pekina Aerokosma Komand-Centro anoncis marde, ke Ĉinio provis sondon antaŭ la esplora vojaĝo al Marso ĉi-jare.

La provo de sendrata reto estas la unika komuna surtera provludo inter la misia centro kaj la kosmoŝipo. La akordeco kaj konsekvenceco de la sondilo kaj la teraj sistemoj estis kontrolitaj.

Laŭ la centro, la provo ne estis influita de la nov-kronvirusa epidemio, kaj la teknika personaro diligente laboras por certigi la sukceson de la misio.

La ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris marde, ke la afgana popolo devas decidi pri la estonteco de sia lando, kaj gratulis prezidenton Ashraf Ghani pro lia enoficiĝo.

Proparolanto de la ministerio Geng Shuang vokis ĉiujn partiojn de la lando akceli la procezon de paca rekonstruado, kaj diris, ke Ĉinio pretas labori kun la nova registaro de Afganio por disvolvi amikajn rilatojn inter la du landoj. Li diris, ke la nuna situacio en Afganio estas en maltrankviliga periodo. La lando alfrontas tre valorajn ŝancojn fini la 40-jaran militon kaj ankaŭ alfrontas defiojn.

Prezidento Ghani ĵuris enoficiĝon por la dua oficperiodo lunde, sed lia ĉefa rivalo por la ofico rifuzis rekoni lian enoficiĝon, okazigante paralelan enoficiĝan ceremonion kiel "rivala prezidento".

Geng diris, "Ni esperas, ke la internacia komunumo povos respekti la volon de la afgana popolo kaj alvoki ordan retiron de fremdlandaj trupoj por certigi glatan transiron de la situacio kaj malhelpi al teroristaj organizoj krei malordon."

Ĉina prisana aŭtoritato diris merkrede, ke ĝi ricevis raportojn pri 24 novaj konfirmitaj kazoj de la nov-kronvirusa malsano kaj 22 mortoj marde en la ĉina ĉeftero.

La Nacia Komisiono pri Sano diris, ke ĉiuj mortoj okazis en la provinco Hubei. Samtempe, 31 novaj suspektataj kazoj estis raportitaj. Ankaŭ marde 1 578 homoj elhospitaliĝis post resaniĝo, dum la nombro de severaj kazoj malkreskis ĝis 4 492.

Laŭ ĉiutaga raporto, marde vespere publikigita de la Monda Organizo pri Sano (MOS), 203 pliaj mortoj pro la nov-kronvirusa malsano estis raportitaj tutmonde dum la pasintaj 24 horoj ĝis marda mateno, pliigante la nombron de la mortintoj en la tuta mondo ĝis 4 012.

Entute 113 702 konfirmitaj kazoj de la infekta malsano estis raportitaj tutmonde ĝis la 10a horo marde laŭ centr-eŭropa tempo, kun kresko de 4 125 infektoj kompare kun la antaŭa tago, inter kiuj 4 105 novaj infektoj estas ekster Ĉinio.

Brunejo, Mongolio, Kipro, Gernezejo kaj Panamo raportis kazojn de la malsano por la unua fojo, pliigante la totalon de landoj kaj regionoj influitaj de la kronviruso ĝis 109.

Krome, la MOS reviziis la transmisian klasifikon de Nord-Makedonio, Pollando kaj Pakistano de "importitaj kazoj nur" al "loka transmisio", pliigante la totalon de landoj kaj regionoj, en kiuj aperis loka transmisio, ĝis 61 krom Ĉinio.

La kanada flugkompanio Air Canada portempe haltigis ĉiujn flugojn inter Kanado kaj Italio pro la rapide pliiĝantaj kazoj de la nov-kronvirusa malsano en la eŭropaj landoj.

Ĝis mardo, Italio jam raportis pli ol 10 000 konfirmitajn kazojn de la nov-kronvirusa malsano kaj 631 mortojn. Vojaĝo estis limigita inter diversaj lokoj de Italio, kaj kelkaj najbaraj landoj fermis siajn landlimojn al vizitantoj el Italio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin