Xi kondukas kontraŭvirusan militon al venko

(GMT+08:00) 2020-03-11 11:05:13     Redaktoro:邱杰明

Xi Jinping marde inspektis la centron de eksplodo de la nov-kronvirusa malsano (COVID-19) en centra Ĉinio, promesante kontinuan batalon ĝis venko, kun renversiĝo de la situacio en la prevento kaj regado.

La inspektado al Wuhan, Hubei-provinco, kondukis la prezidanton al hospitalo kuracanta severajn pacientojn de la kronvirusa malsano, kaj loĝkomunumo. Li vizitis pacientojn, medicinistojn, komunumajn membrojn kaj laboristojn, policanojn, armeanojn, oficialulojn kaj volontulojn, kiuj kontraŭbatalas la novan kronviruson.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, alvokis firmajn, solidajn kaj zorgemajn preventajn kaj regadajn klopodojn por defendi Hubei kaj Wuhan. Xi diris, ke danke al malfacila laboro, la situacio en Hubei kaj Wuhan montris pozitivajn ŝanĝiĝojn kun gravaj progresoj, sed la tasko pri prevento kaj regado restas malfacila. Li emfazis plu preni epidemian preventon kaj regdon kiel taskon kun la plej granda graveco.

Xi laŭdis la popolon de Wuhan, dirante, ke la pozitiva tendenco en regado de la epidemio ne povus esti realigita sen iliaj ofero, sindonemo, persistemo kaj klopodoj. Per siaj konkretaj agoj, la popolo de Wuhan pruvis la forton kaj spiriton de Ĉinio kaj ankaŭ la amon de la ĉina popolo al ilia familio kaj la nacio, kio ebligas al ili unuiĝi por dividi feliĉon kaj malfeliĉon. En la nomo de la Centra Komitato de la KPĈ, Xi funebris pri homoj, kiuj mortis en la epidemio kaj esprimis kondolencon pro tiuj, kiuj oferis sian vivon batalante sur la frontlinio.

En la hospitalo Huoshenshan, la unua stacio de sia inspektado, Xi laŭdis medicinajn laborantojn kiel "la plej belajn anĝelojn" kaj "senditojn de lumo kaj espero". Li diris, ke la frontliniaj medicinaj laborantoj surŝultrigis la plej malfacilajn misiojn. Li nomis ilin "la plej admirindaj homoj en la nova epoko", kiuj meritas la plej altajn laŭdojn. Li parolis kun pacientoj en la hospitalo per videa konekto, kaj esprimis siajn dezirojn por ilia rapida resaniĝo.

Forlasinte la hospitalon Huoshenshan, Xi iris al iu loĝkomunumo. Homoj en kvaranteno hejme svingis la manon al Xi de siaj balkonoj kaj fenestroj. Xi svingis kaj esprimis sian respekton.

Xi emfazis la gravecon de komunumoj en epidemiaj prevento kaj regado, postulante, ke bazaj partiaj organizoj kaj partiaj membroj ludu siajn ŝlosilajn rolojn en brido de la disvastiĝo de viruso en komunumoj. Li emfazis strikte fidi la popolon por gajni la popolan militon kontraŭ la epidemio.

Post la surloka inspektado, Xi prezidis telekonferencon kaj faris gravan paroladon. Xi diris, ke de post eksplodo de la epidemio, la Centra Komitato de la KPĈ prenis la plej ampleksajn, rigorajn kaj ĝisfundajn preventajn kaj regadajn rimedojn por rezolute bremsi la disvastiĝon de la viruso en Wuhan kaj Hubei. Li diris, ke komenca sukceso estis atingita en stabiligo kaj renverso de la situacio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin