Ĉinio provis marsan sondon por flugo al Marso en 2020

(GMT+08:00) 2020-03-11 11:07:30     Redaktoro:邱杰明

La Pekina Aerokosma Komand-Centro anoncis marde, ke Ĉinio provis sondon antaŭ la esplora vojaĝo al Marso ĉi-jare.

La provo de sendrata reto estas la unika komuna surtera provludo inter la misia centro kaj la kosmoŝipo. La akordeco kaj konsekvenceco de la sondilo kaj la teraj sistemoj estis kontrolitaj.

Laŭ la centro, la provo ne estis influita de la nov-kronvirusa epidemio, kaj la teknika personaro diligente laboras por certigi la sukceson de la misio.

Kiel planite, la unua esplora misio de Ĉinio okazos en 2020. La lando planas sendi sondilon al orbito kaj surmarsiĝi kaj surmeti veturilon sur la planedo. La sondilo estos ĵetita per la portoraketo Changzheng-5.

Cui Xiaofeng, estro de la misia teamo, diris, ke la regado de la spacflugo estos malfacila kaj plena de defioj, ĉar la sondilo vojaĝos preskaŭ sep monatojn por surmarsiĝi.

En ĉiu 26a monato, Marso atingas la plej proksiman punkton al la Tero en sia orbito, kaj la plej proksima lanĉ-fenestro al Marso apros en tiu ĉi jaro, en kiu la lanĉo de kosmoŝipo konsumos plej malmulte da fuelo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin