Ĉinio: Afgana popolo devas decidi pri estonteco de sia lando

(GMT+08:00) 2020-03-11 11:20:44     Redaktoro:邱杰明

La ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris marde, ke la afgana popolo devas decidi pri la estonteco de sia lando, kaj gratulis prezidenton Ashraf Ghani pro lia enoficiĝo.

Proparolanto de la ministerio Geng Shuang vokis ĉiujn partiojn de la lando akceli la procezon de paca rekonstruado, kaj diris, ke Ĉinio pretas labori kun la nova registaro de Afganio por disvolvi amikajn rilatojn inter la du landoj.

Geng diris, ke la nuna situacio en Afganio estas en maltrankviliga periodo. La lando alfrontas tre valorajn ŝancojn fini la 40-jaran militon kaj ankaŭ alfrontas defiojn.

Prezidento Ghani ĵuris enoficiĝon por la dua oficperiodo lunde, sed lia ĉefa rivalo por la ofico rifuzis rekoni lian enoficiĝon, okazigante paralelan enoficiĝan ceremonion kiel "rivala prezidento".

Geng diris, "Ni esperas, ke la internacia komunumo povos respekti la volon de la afgana popolo kaj alvoki ordan retiron de fremdlandaj trupoj por certigi glatan transiron de la situacio kaj malhelpi al teroristaj organizoj krei malordon."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin