Xi Jinping metis ordonon de decida batalo en la kontraŭepidemia fronto

(GMT+08:00) 2020-03-11 17:09:28     Redaktoro:邱杰明

"Ne neglekti, ne tediĝi pri batalo, ne malstreĉiĝi. Esti mensvigle en ĉiuj detaloj de la laboro kontraŭ la epidemio, kaj absolute gajni venkon en la defendbatalo kaj en Hubei kaj en Wuhan."la 10an de marto, en Wuhan, nome en la unua linio de la lukto kontraŭ la epidemio, la plej alta gvidanto de Ĉinio, Xi Jinping, ĉeloke faris komandon kaj donis la ordonon de decida batalo absolute gajni venkon en la kampanjo.

Tio estas la dua fojo, post la gvido de la kontraŭepidemia batalo en Pekino, ke Xi Jinping iris al la fronto por fari ĉelokan esploradon. Kaj ĉi-foje li eniris en la centron de la epidemio, en la unuan linion de la batalo, kaj tio estas ĝenerale konsiderata havi signifon de ventomontrilo.

Iom frue specialisto de la Monda Organizaĵo pri Sano opiniis, ke tiu ĉi senprecedenca"popola kampanjo"komandata de Xi Jinping jam bonvenigas la aŭroron de venko: "la epidemio en Ĉinio nun estas finiĝanta."

Ĝuste tiun tagon, en kiu Xi Jinping atingis la urbon Wuhan, la lasta el la 14 provizore malfermitaj hospitaloj Fangcang por savi pacientojn infektitaj je la nova kronviruso estis fermita. "Tiuj hospitaloj plenumis sian mision, kio signas, ke al la preventado kaj regado de la epidemio en Wuhan jam aperis esenca ŝanĝiĝo."fakuloj opiniis, ke la kampanjo de Ĉinio kontraŭ la epidemio jam proksimiĝas al sia fino.

Dum preskaŭ du monatoj Ĉinio, la lando kun plej granda nombro da loĝantoj en la mondo, sukcese radikale bridis la epidemion. La rezulton, kiun ĝuste alportis la ŝuldroĉeŝuldra batalado de la ĉina plej alta gvidanto kaj la popolo, estas universale rekonita. Ke Xi Jinping dufoje alvenis la fronton, ankaŭ pruvas tiun punkton. Kiel diris A. Ostrovsky, la vicestro de la Malproksima Instituto sub la Rusa Akademio pri Sciencoj, ke tio spegulas la principon de la Komunista Partio de Ĉinio, meti la vivon kaj sanon de popolamasoj sur la unuan lokon en la epidemio, kaj tio instigas la popolon al la batalo kontraŭ la epidemio, kaj sekve de tio Ĉinio fine gajnos grandan venkon en la kampanjo.

La internacia komunumo vidas klare, ke tiu ĉi epidemio de la nova kronviruso por ĉiuj landoj estas grava ekzameno, kaj tio donas al la mondo bonan okazon serioze observi kaj objektive taksi prezenton de diversaj landoj. La ĝenerala direktoro de MOS, Tedros Adhanom Ghebreyesus, diris, ke kiam li faris viziton en Pekino, li vidis la komandon de prezidanto Xi pri la kampanjo kontraŭ la epidemio; MOS ĉiam alvokas gvidan forton kaj politikan volon, dum Ĉinio montras sin tiaj.

En ĉi-foja vizito en Wuhan Xi Jinping, en la ŝlosila momento de la kampanjo, donis ordonon de decida batalo, kaj tio refoje montras al la mondo la fidon, decidemon kaj kapablon de Ĉinio, kaj ankaŭ tion, ke tiu ĉi krizo en Ĉinio nun forpasas kaj la printempo senbrue alvenas al Ĉinio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin