Fokusoj de la Semajno (Mart. 13)

(GMT+08:00) 2020-03-12 19:54:18     Redaktoro:Selena

Saluton, karaj aŭskultantoj! Selena kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj.

Ĉinio klopodos mallongigi la negativan liston pri fremda investo kaj instigi financajn instituciojn pliigi pruntdonon al eksterlanda komerco por trakti la influon de la epidemio kaj subteni stabilan progreson en eksterlanda komerco kaj investo. Bonaj preparoj estos faritaj por la Ĉina Importa kaj Eksporta Foiro (Kantona Foiro) ĉi-printempe. Ĉi tiuj estis deciditaj en la administra kunveno de la Ŝtata Konsilio, kiun prezidis ĉefministro Li Keqiang marde.

Li diris, ke konservado de la stabileco de eksterlanda komerco kaj fremda investo estas tre grava, ĉar la ĉina ekonomio estis profunde integrita en la mondan ekonomion. Konsiderante la severan influon de la epidemio sur eksterlanda komerco, la lando devas efektivigi laŭcelajn politikojn por bremsi la malkreskon en eksterlanda komerco kaj fremda investo kaj antaŭeviti damaĝon al la pli vasta ekonomio.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris merkrede, ke Ĉinio volas kontribui al la tutmonda batalo kontraŭ la nov-kronvirusa malsano kaj samtempe certigi la preventon kaj regadon de la epidemio enlande.

Ĝenerala direktoro de la Monda Organizo pri Sano (MOS) Tedros Adhanom Ghebreyesus diris, ke la minaco de pandemio fariĝis "tre reala".

Proparolanto Geng Shuang diris en gazetara konferenco, ke danke al la komunaj kaj malfacilaj klopodoj de la ĉina popolo, la nuna situacio de la prevento kaj regado de la epidemio en Ĉinio pozitive ŝanĝiĝis kaj atingis etapan progreson. Li aldonis, ke samtempe la epidemio eksplodis en multaj lokoj tra la mondo kaj daŭre disvastiĝas, kaj iuj landoj grave suferas de ĝi. Kontraŭ tia fono, estas pli grave kaj urĝe ke ĉiuj landoj intensigu komunikadon kaj kunlaboron por kune kontraŭbatali la epidemion kaj protekti regionan kaj internacian publiksanan sekurecon.

Altranga ĉina diplomato diris, ke Ĉinio urĝas koncernajn partiojn tuj nuligi unuflankajn sankciojn kontraŭ Irano por eviti plian damaĝon al la homaj rajtoj de la irana popolo.

Liu Hua, speciala reprezentanto pri homaj rajtoj de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris lunde en la 43a sesio de la Homrajta Konsilio de la UN, ke altrudi eksterajn mekanismojn sen la konsento de koncernataj landoj ne helpas dialogon kaj kunlaboron nek ludas la rolon akceli kaj protekti homajn rajtojn.

Liu diris, ke la internacia komunumo devas trakti la situacion de la homaj rajtoj en Irano en objektiva kaj justa maniero, kompreni la defiojn, kiujn alfrontas Irano kiel evoluanta lando en akcelado kaj protekto de homaj rajtoj, kaj pli multe aŭskulti la iranan registaron kaj la postulojn de la irana popolo.

Ŝi diris, ke la unuflankaj sankcioj truditaj de koncernaj landoj al Irano havas gravan negativan influon sur la homaj rajtoj de la irana popolo, kaj ankaŭ limigas al la UN kaj aliaj organizoj liveri humanitaran helpon al Irano.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin