Novaĵoj (Marto 12)

(GMT+08:00) 2020-03-12 19:44:41     Redaktoro:Pluveta

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Selena kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas ĵaŭdo, 12a de marto. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Ĉinio prenos novajn rimedojn por konservi stabilecon de eksterlanda komerco kaj investo; la MOS karakterizas la eksplodon de la nov-kronvirusa malsano kiel pandemion. Sekve estos la programero Observu. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉinio prenos novajn rimedojn por konservi stabilecon de la eksterlanda komerco kaj investo, kaj helpos la entreprenojn transponti malfacilojn por mildigi la influon de la kronvirusa epidemio.

Laŭ administra kunveno de la Ŝtata Konsilio, kiun prezidis ĉefministro Li Keqiang marde, pluaj paŝoj estos faritaj por glatigi la industrian kaj kapitalan ĉenojn kaj antaŭenpuŝi la rekomencon de laboro kaj produktado en akordo.

Li urĝis daŭrigi klopodojn por pli bone ludigi la rolon de reprunto kaj rediskonto por certigi liveron de materialoj por prevento kaj regado de la epidemio kaj subteni firmaojn kun malfaciloj.

La lastaj du provizoraj hospitaloj en Wuhan, la centro de la eksplodo de la nova kronviruso en la ĉina centra provinco Hubei, estis fermitaj marde, kio markis la fermon de ĉiuj 16 provizoraj hospitaloj en la urbo. La lastaj 49 pacientoj iris el la provizora hospitalo Wuchang je la 3a horo kaj 30 minutoj marde posttagmeze.

La provizora hospitalo, kiu estis transformita el stadiono, ekfunkciis en la 5a de februaro. Kun 784 litoj, ĝi akceptis entute 1 124 pacientojn, kaj 833 pacientoj estis elhospitaligitaj kaj 291 pacientoj transigitaj al aliaj hospitaloj.

Ankaŭ alia provizora hospitalo, kiu malfermiĝis apude en la 14a de februaro, estis fermita marde posttagmeze post la funkciado en 26 tagoj.

Kun terapio de tradicia ĉina medicino, la provizora hospitalo en la distrikto Jiangxia de Wuhan estis transformita el sporta centro. Ĝi akceptis entute 564 pacientojn, 392 el kiuj estis elhospitaligitaj post resaniĝo.

Por kuraci pacientojn kun mildaj simptomoj kaj izoli la fonton de infektado, Wuhan transformis publikajn ejojn, ekzemple ekspoziciejojn kaj gimnastikejojn en 16 provizorajn hospitalojn.

Ĉina vicĉefministro Sun Chunlan promesis rezolute venki la kronvirusan epidemion, emfazante, ke regado de epidemio restas la plej granda prioritato de la provinco Hubei kaj ĝia ĉefurbo Wuhan, la epidemia centro.

Sun, estro de la grupo de la centra registaro por gvidado de la laboro pri regado de la epidemio, kaj ankaŭ membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), faris la rimarkojn en kunveno de la grupo marde.

Sun diris, ke klopodoj devas fokusiĝi al medicina kuracado de pacientoj, precipe severaj kazoj, kaj ke komunumoj kaj gravaj ejoj devas esti sub bona administrado kaj regado por eviti, ke kazoj fluu en aliajn regionojn. Ŝi ankaŭ emfazis certigi vivtenon de la popolo, liveri helpon al specialaj grupoj kiel maljunuloj sen familioj, doni psikologiajn konsilojn al la publiko kaj antaŭenpuŝi la rekomencon de laboro en sekura kaj orda maniero.

Proparolanto de la ĉina Ministrio de Eksterlandaj Aferoj Hua Chunying diris, ke aro da medicinaj provizaĵoj el Ĉinio atingis Eŭropon kaj estas survoje al Italio kaj Hispanio.

Hua diris en la socia retejo Twitter, "Multaj medicinaj provizaĵoj atingis Belgion; miliono kaj 800 miloj da maskoj kaj 100 000 reagantoj estas survoje. La provizaĵoj estos transdonitaj al Italio, Hispanio kaj al la frontlinio."

Ĉina prisana aŭtoritato diris ĵaŭde, ke ĝi ricevis raportojn pri 15 novaj konfirmitaj kazoj de la nov-kronvirusa malsano kaj 11 mortoj merkrede en la ĉina ĉeftero.

La Nacia Komisiono pri Sano diris, ke inter la mortoj, 10 okazis en la provinco Hubei, kaj unu en la provinco Shaanxi. Samtempe, 33 novaj suspektataj kazoj estis raportitaj. Ankaŭ merkrede 1 318 homoj elhospitaliĝis post resaniĝo, dum la nombro de severaj kazoj malkreskis ĝis 4 257.

Ĝis la fino de merkredo, la totala nombro de konfirmitaj kazoj en la ĉeftero kalkuliĝis al 80 793, inkluzive de 14 831 pacientoj, kiuj ankoraŭ estis kuracataj, 62 793 pacientoj, kiuj elhospitaliĝis post resaniĝo, kaj 3 169 homoj, kiuj mortis pro la malsano. La komisiono aldonis, ke 253 homoj ankoraŭ estis suspektataj pri infektiĝo je la viruso, kaj 13 701 proksimaj kontaktantoj ankoraŭ estis sub medicina observado.

La Monda Organizo pri Sano (MOS) diris merkrede, ke la eksplodo de la nov-kronvirusa malsano povas esti karakterizita kiel "pandemio", ĉar la viruso disvastiĝas ĉiam pli tra la mondo.

Ĝenerala direktoro de la Monda Organizo pri Sano Tedros Adhanom Ghebreyesus diris en gazetara konferenco, "Ni tial faris la taksadon, ke la nov-kronvirusa malsano povas esti karakterizita kiel pandemio."

Tedros diris, ke la Monda Organizo pri Sano estas profunde maltrankvila pri la timigaj niveloj de disvastiĝo kaj severeco kaj ankaŭ pri la timigaj niveloj de senagado. Li urĝis la internacian komunumon tuj komenci atakeman agadon por bridi la pandemion.

Usona prezidento Donald Trump merkrede vespere diris, ke Usono haltigos ĉiujn vojaĝojn de eŭropaj landoj krom Britio al Usono por 30 tagoj, celante batali kontraŭ la nov-kronvirusa malsano. La nova regularo estos valida ekde la vendreda noktomezo.

La japana malsupera ĉambro merkrede aprobis specialan leĝprojekton por ebligi pli bonajn kondiĉojn esti faritaj por kontraŭbatali la kronvirusan epidemion kaj rajtigi japanan ĉefministron Shinzo Abe deklari krizostaton, se ĝi estas neĉesa, ĉar sencese pliiĝas la nombro de infektitoj.

La leĝprojeto estis aprobita merkrede per plimulta subteno de la reganta Liberala Demokratia Partio kaj ĝia aliancano Komeito, kaj de opoziciaj partioj inkluzive de la Konstitucia Demokratia Partio, Demokratia Partio por la Popolo kaj Japana Noviga Partio.

La adopto de la leĝprojekto fare de la malsupera ĉambro en merkredo malfermas la vojon por ke leĝprojekto estu submetita al voĉdono en la supera ĉambro de la japana duĉambra parlamento ĵaŭde. Oni anticipas, ke ĝi estos adoptita, ĉar la koalicio gvidata de la Liberala Demokratia Partio tenas plimulton en ambaŭ ĉambroj.

La leĝprojekto, kiu estos efektivigita por maksimume du jaroj, estas revizio de la nuna leĝo pri nova gripo kaj fariĝas aplikebla por la nov-kronvirusa malsano.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin