Vicĉefministro promesas rezolute venki kronvirusan epidemion

(GMT+08:00) 2020-03-12 11:04:42     Redaktoro:邱杰明

Ĉina vicĉefministro Sun Chunlan promesis rezolute venki la nov-kronvirusan epidemion, emfazante, ke regado de epidemio restas la plej granda prioritato de la provinco Hubei kaj ĝia ĉefurbo Wuhan, la epidemia centro.

Sun, estro de la grupo de la centra registaro por gvidado de la laboro pri regado de la epidemio, kaj ankaŭ membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), faris la rimarkojn en kunveno de la grupo marde.

Sun diris, ke klopodoj devas fokusiĝi al medicina kuracado de pacientoj, precipe severaj kazoj, kaj ke komunumoj kaj gravaj ejoj devas esti sub bona administrado kaj regado por eviti, ke kazoj fluu en aliajn regionojn.

Ŝi ankaŭ emfazis certigi vivtenon de la popolo, liveri helpon al specialaj grupoj kiel maljunuloj sen familioj, doni psikologiajn konsilojn al la publiko kaj antaŭenpuŝi la rekomencon de laboro en sekura kaj orda maniero.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin