Ĉinio prenos novajn rimedojn por konservi stabilecon de la eksterlanda komerco kaj investo, kaj helpos la entreprenojn transponti malfacilojn por mildigi la influon de kronvirusa epidemio.
Laŭ administra kunveno de la Ŝtata Konsilio, kiun prezidis ĉefministro Li Keqiang marde, pluaj paŝoj estos faritaj por glatigi la industrian kaj kapitalan ĉenojn, kaj antaŭenpuŝi la rekomencon de laboro kaj produktado en akordo.
Li urĝis daŭrigi klopodojn por pli bone ludigi la rolon de reprunto kaj rediskonto por certigi liveradon de materialoj por prevento kaj regado de la epidemio kaj subteni firmaojn kun malfaciloj.