Neniam malestas Ĉinio en la kontraŭepidemia batalo de la tuta mondo

(GMT+08:00) 2020-03-12 21:02:18     Redaktoro:邱杰明

"Italio frontas al la malfacilo en kiu al ĝi mankas medicinaj materialoj kaj aparatoj, esperante, ke Ĉinio helpos ĝin elturniĝi el tia risko."lastatempe Luigi Di Maio, la itala ministro pri eksterlandaj aferoj, faris peton pri tio, kiam li telefone interparolis kun la ĉina paralelulo Wang Yi.

Italio nun estas la lando plej suferata de la epidemio en Eŭropo. Ĝis la 18a horo en la 11a de marto en Italio resume raportiĝis 12 462 konfirmitaj kazoj kaj 827 mortoj. Verpere de la 11a de marto la itala ĉefministro Giuseppe Conte postulis, keen la tuta lando ĉesu ĉiuj komercaj aktivecoj, krom tiuj de apotekoj, nutraĵvendejoj kaj necesaj butikoj.

Epidemio ne konas landlimon. En risko la malfacilo de amiko estas ja sia mem. Ĉinio esprimis liveri al Italio medicinajn materialojn, interalie, maskojn, kaj eksporti urĝajn al ĝi materialojn kaj aparatojn. Ekster tio, specialista teamo el sep volontuloj de la Ĉina Ruĝa Kruco, kun saviloj, hastas al Italio, kaj tie faros helpon kontraŭ la epidemio.

"Krom Ĉinio, neniu lando el Eŭropa Unio respondis al la alvoko de la Eŭropunia Komisiono."Tiel menciis Maurizio Massari, la itala ambasadoro, en sia artikolo publikigita en la 10a de marto. Fakte, ne nur en Italio, sed ankaŭ en la mondo, kiu nun partoprenas en la batalo kontraŭ la epidemio, Ĉinio faris grandegan penadon kaj gigantan oferon.

En la pasinta pli ol unu monato Ĉinio, danke a sia ebleco, akiris stadiecan progreson, kaj pro tio formis la unuan defendan linion kaj havigis al la mondo trezoran tempon. Samtempe kun tio Ĉinio insistas en la principo de malfermo kaj travidebleco: en la unua tempo dividi al la Monda Organizaĵo pri Ssno la informo pri genovicoj de virusoj kaj komuniki la situacion de la epidemio al koncernaj landoj kaj regiono.

Ĉinio tiel faris, ne nur por rekompenci la subtenon de la internacia komunumo al Ĉinio en ties kampanjo kontraŭ la pandemio, kaj ankaŭ por plenumi sian devon pri la tutplaneda publiksana sekureco. Tio estas la koncepto de la homara sortkomunumo, kiun ĉiam alvokas la ĉina plej alta gvidanto.

Epidemio estas komuna malamiko de la homaro, kaj kontraŭ ĝi necesas la unuiĝo de la internacia socio. La praktiko de Ĉinio en la batalo kontraŭ la epidemio pruvas, ke la nova kronviruso estas bridebla. Por tion atingi la ĉefaĵo estas "rapideco", kiel diris Bruce Aylward, la alta konsilisto de ĝenerala direktoro de MOS.

Estu sobra kaj agu. Ĉiel savu la vivon. Nur tiel la homaro povas rapide ŝanĝi la direktoron de la epidemio. En tiu ĉi tutplaneda kunlaboro kontraŭ la epidemio Ĉinio neniam malestas kaj ĝi daŭre faros siajn kontribuon kaj klopodon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin