Novaĵoj (Marto 13)

(GMT+08:00) 2020-03-13 17:23:28     Redaktoro:Pluveta

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas vendredo, la 13a de marto. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Prezidanto Xi telefone konversaciis kun ĝenerala sekretario de la UN; Francio fermos ĉiujn lernejojn por regado de la epidemio. Sekve estos la programeroj Ĉina Stilo kaj Inter Ni. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina prezidanto Xi Jinping ĵaŭde telefone interparolis kun ĝenerala sekretario de la UN Antonio Guterres, urĝante la internacian komunumon komenci urĝan agadon en la batalo kontraŭ la nov-kronvirusa epidemio.

Xi memoris, ke de post la eksplodo de la nov-kronvirusa malsano, Guterres leteris al li por adresi simpatiojn kaj esprimi dankon al Ĉinio pro la preventaj kaj regadaj rimedoj, kaj multfoje publike eldiris subtenon al la kontraŭepidemiaj klopodoj de Ĉinio.

La ĉina prezidanto esprimis sian dankon al la ĉefo de la UN, dirante, ke kiel ĉinoj ofte diras, amikon montras malfeliĉo. Li aldonis, ke danke al malfacilaj klopodoj, Ĉinio vidis enlandan tendencon, en kiu la situacio de la prevento kaj regado de la epidemio progresas kaj la ordo de ĉiutaga vivo kaj produktado normaliĝas laŭgrade. Li emfazis, ke la malfacila laboro de la ĉina popolo gajnis tre valoran tempon kaj faris gravajn kontribuojn por la prevento kaj regado de la epidemio en aliaj landoj.

La prezidanto diris, ke Ĉinio volas dividi sian sperton kun aliaj landoj, fari komunan esploron kaj ekspluaton pri drogoj kaj vakcinoj kaj laŭeble liveri helpon al landoj, en kiuj la malsano disvastiĝas. Li diris, ke Ĉinio subtenas la UN kaj la Mondan Organizon pri Sano mobilizi la internacian komunumon fortigi politikan kunordigon, pliigi enmeton de resursoj, kaj precipe helpi al evoluantaj landoj kun malfortaj publiksanaj sistemoj sin prepari por prevento kaj reago. Li diris ankaŭ, ke ĉi tiu jaro markas la 75an datrevenon de la fondiĝo de la UN, kaj ke Ĉinio subtenas la internacian komunumon preni tion kiel okazon por reaserti sian devontigon al multflankeco, plifortigi kaj plibonigi la tutmondan regadan sistemon kun la UN ĉe la kerno.

Guterres diris, ke li tre ĝojas kaj gratulas Ĉinion pro la grava malkresko de la nov-kronvirusa malsano en Ĉinio. Li diris, ke li kredas, ke kun firma decideco kaj forta resalteco, Ĉinio venkos la epidemion kaj restarigos ekonomian ordon rapide, kio ne nur servas al la interesoj de la ĉina popolo, sed ankaŭ estas grava kontribuo al la mondo.

Li diris, ke la subteno de Ĉinio estas tre grava por multflankeco, kaj ke la UN esperas plu profundigi sian kunlaboron kun Ĉinio en klimatŝanĝiĝo, daŭripova disvolviĝo kaj diversaj aliaj kampoj, kaj atendas, ke Ĉinio ludu gravan gvidan rolon en internaciaj aferoj.

Ĉartita aviadilo portanta 9-membran ĉinan helpteamon, kune kun tunoj da medicinaj provizaĵoj, atingis la Flughavenon Fiumicino de Romo ĵaŭde vespere. Tio estas parto de la klopodoj de Ĉinio por helpi Italion bridi la novan kronviruson.

La aviadilo Aerbuso A-350 el la flugkompanio China Eastern surteriĝis je ĉirkaŭ la 22a horo kaj 30 minutoj laŭ loka tempo en la kargozono de la flughaveno. La ĉina teamo estis salutita de lokaj fakuloj de la Itala Societo de la Ruĝa Kruco, oficialuloj de la itala Ministerio de Eksterlandaj Aferoj kaj delegitoj de la ĉina ambasadorejo en Italio.

La teamo estis organizita de la Nacia Komisiono pri Sano kaj la Ĉina Societo de la Ruĝa Kruco. Ĝi estas la tria specialista teamo sendita de ĉinaj aŭtoritatoj al fremda lando post la antaŭaj al Irano kaj Irako. Laŭ la Ŝanhaja Municipa Komisiono pri Sano, la teamo iris el Ŝanhajo pli frue ĵaŭde, kaj ĉiuj membroj de la teamo kaj la aviadilaj deĵorantoj estis sanekzamenitaj antaŭ eniri la aviadilon.

Ili kunportis pli ol 700 pecojn da aparatoj kaj varoj. "Ni alportas ĉi tien 30 kompletojn da urĝejaj ekipaĵoj," unu el la membroj de la teamo diris al amaskomunikiloj, post kiam ili eliris el la aviadilo.

Ĵaŭde, kelkajn horojn post kiam la Monda Organizo pri Sano deklaris la epidemian eksplodon kiel pandemion, Ĉinio diris, ke la kulmino de la nuna eksplodo de la nov-kronvirusa malsano en la lando finiĝis, .

Mi Feng, proparolanto de la Nacia Komisiono pri Sano diris en gazetara konferenco en Pekino, ke novaj kazoj daŭre malpliiĝas kaj la ĝenerala epidemia situacio restas sur malalta nivelo en Ĉinio.

La proparolanto diris, ke la nombro de novaj konfirmitaj kazoj en Wuhan, la epidemia centro en la ĉina centra provinco Hubei, falis al unu cifero, kun nur ok kazoj raportitaj merkrede. Neniu nova kazo estis raportitaj en aliaj urboj de Hubei dum semajno. Li diris, ke nur sep novaj kazoj estis raportitaj sur la ĉina ĉeftero ekster Hubei, sed ses estis importitaj el aliaj landoj.

Ĉina prisana aŭtoritato diris vendrede, ke ĝi ricevis raportojn pri 8 novaj konfirmitaj kazoj de la nov-kronvirusa malsano kaj 7 mortoj ĵaŭde en la ĉina ĉeftero.

La Nacia Komisiono pri Sano diris, ke inter la mortoj, 6 okazis en la provinco Hubei, kaj unu en la provinco Shandong. Samtempe, 33 novaj suspektataj kazoj estis raportitaj. Ankaŭ ĵaŭde 1 318 homoj elhospitaliĝis post resaniĝo, dum la nombro de severaj kazoj malkreskis ĝis 4 020.

Ĝis la fino de ĵaŭde, la totala nombro de konfirmitaj kazoj sur la ĉeftero kalkuliĝis al 80 813, inkluzive de 13 526 pacientoj, kiuj ankoraŭ estis kuracataj, 64 111 pacientoj, kiuj elhospitaliĝis post resaniĝo, kaj 3 176 homoj, kiuj mortis pro la malsano. La komisiono aldonis, ke 147 homoj ankoraŭ estis suspektataj pri infektiĝo je la viruso, kaj 12 161 proksimaj kontaktantoj ankoraŭ estis sub medicina observado.

Franca prezidento Emmanuel Macron ĵaŭde diris en televida parolado, ke Francio fermos lernejojn pro la grava influo de la nov-kronvirusa malsano (COVID-19), tamen la unua urba balotado okazos ankoraŭ en fiksita tempo.

Macron diris, ke Francio estas en la komenca periodo de la epidemia eksplodo, kiu estas la plej grava publiksana krizo en la lando dum jarcento, kaj nun la urĝa tasko estas malebligi disvastiĝon de la epidemio.

Macron diris, ke ĉiuj lernejoj kaj infanĝardenoj estos fermitaj ekde la 16a de marto. Li ankaŭ postulis, ke ĉiuj afekciĝemaj homoj, precipe maljunuloj en la aĝo de pli ol 70 jaroj kaj tiuj suferantaj kronikajn malsanojn, restu hejme laŭeble.

Kremlo diris, ke rusa prezidento Vladimir Putin kaj lia turka paralelulo Recep Tayyip Erdogan ĵaŭde esprimis kontenton pri evidenta malpliiĝo de streĉeco en la siria provinco Idlib.

Kremlo diris en deklaro, ke dum telefona konversacio, la prezidentoj diskutis pri demandoj rilataj al interkonsento atingita pri Idlib dum la rusa-turka pintkunveno en Moskvo en la 5a de marto. La deklaro diris, ke la gvidantoj konfirmis la gravecon daŭrigi striktan kunlaboron ĉefe per la rusa kaj turka ministerioj pri defendo, por certigi stabilan ĉesigon de malamikaĵoj kaj plu stabiligi la situacion. Ili konsentis subteni regulan dialogon sur diversaj niveloj, inkluzive de personaraj kontaktoj.

En la lasta ĵaŭdo, Putin kaj Erdogan post preskaŭ ses-hora interparolado konsentis pri batalhalto inter turkaj trupoj kaj militantoj subtenataj de ili unuflanke kaj la siriaj registaraj trupoj apogataj de Rusio aliflanke en la konflikt-mildiga zono en Idlib.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin