Finiĝis kulmino de epidemia eksplodo en Ĉinio

(GMT+08:00) 2020-03-13 11:37:07     Redaktoro:邱杰明

Ĵaŭde, kelkajn horojn post kiam la Monda Organizo pri Sano deklaris la epidemian eksplodon kiel pandemion, Ĉinio diris, ke la kulmino de la nuna eksplodo de la nov-kronvirusa malsano en la lando finiĝis, .

Mi Feng, proparolanto de la Nacia Komisiono pri Sano diris en gazetara konferenco en Pekino, ke novaj kazoj daŭre malpliiĝas kaj la ĝenerala epidemia situacio restas sur malalta nivelo en Ĉinio.

La proparolanto diris, ke la nombro de novaj konfirmitaj kazoj en Wuhan, la epidemio centro en la ĉina centra provinco Hubei, falis al unu cifero, kun nur ok kazoj raportitaj merkrede. Neniu nova kazo estis raportitaj en aliaj urbo de Hubei dum semajno. Li diris, ke nur sep novaj kazoj estis raportitaj sur la ĉina ĉeftero ekster Hubei, sed ses estis importitaj el ailiaj landoj. Li aldonis, ke la plej granda prioritato devas esti kuraci pacientojn, kaj promesis neniun malstreĉon en la laboro pri prevento kaj regado de la epidemio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin