Prezidanto Xi telefone konversaciis kun ĉefo de UN

(GMT+08:00) 2020-03-13 11:37:41     Redaktoro:邱杰明

Ĉina prezidanto Xi Jinping ĵaŭde telefone interparolis kun ĝenerala sekretario de la UN, Antonio Guterres, urĝante la internacian komunumon komenci urĝan agadon en la batalo kontraŭ la nov-kronvirusa epidemio.

Xi memoris, ke de post la eksplodo de la nov-kronvirusa malsano, Guterres leteris al li por adresi simpatiojn kaj esprimi dankon al Ĉinio pro la preventaj kaj regadaj rimedoj, kaj multfoje publike eldiris subtenon al la kontraŭepidemiaj klopodoj de Ĉinio.

La ĉina prezidanto esprimis sian dankon al la ĉefo de la UN, dirante, ke kiel ĉinoj ofte diras, amikon montras malfeliĉo. Li aldonis, ke danke al malfacilaj klopodoj, Ĉinio vidis enlandan tendencon, en kiu la situacio de la prevento kaj regado de la epidemio progresas kaj la ordo de ĉiutaga vivo kaj produktado renormaliĝas laŭgrade. Li emfazis, ke la malfacila laboro de la ĉina popolo gajnis tre valoran tempon kaj faris gravajn kontribuojn al la prevento kaj regado de la epidemio en aliaj landoj.

La prezidanto diris, ke Ĉinio volas dividi sian sperton kun aliaj landoj, fari komunan esploron kaj ekspluaton pri drogoj kaj vakcinoj kaj laŭeble liveri helpon al landoj, en kiuj la malsano disvastiĝas. Li aldonis, ke Ĉinio subtenas la UN kaj la Mondan Organizon pri Sano mobilizi la internacian komunumon fortigi politikan kunordigon, pliigi enmeton de resursoj, kaj precipe helpi al evoluantaj landoj kun malfortaj publiksanaj sistemoj sin prepari por prevento kaj reago.

Li diris, ke ĉi tiu jaro markas la 75an datrevenon de la fondiĝo de la UN, kaj ke Ĉinio subtenas la internacian komunumon preni tion kiel oportunon por reaserti sian devontigon al multflankeco, plifortigi kaj plibonigi la tutmondan regadan sistemon kun la UN ĉe la kerno. Li aldonis, ke la ĉina flanko plu subtenos la laboron de la monda organizo.

Guterres diris, ke li tre ĝojas kaj gratulas Ĉinion pro la grava malkresko de la nov-kronvirusa malsano en Ĉinio. Li diris, ke li kredas, ke kun firma decideco kaj forta resalteco, Ĉinio venkos la epidemion kaj restarigos ekonomian ordon rapide, kio ne nur servas al la interesoj de la ĉina popolo, sed ankaŭ estas grava kontribuo al la mondo.

Li diris, ke la subteno de Ĉinio estas tre grava por multflankeco, kaj ke la UN esperas plu profundigi sian kunlaboron kun Ĉinio en klimatŝanĝiĝo, daŭripova disvolviĝo kaj diversaj aliaj kampoj, kaj atendas, ke Ĉinio ludu gravan gvidan rolon en internaciaj aferoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin