Ĉina specialista teamo kaj medicinaj provizaĵoj atingis Romon

(GMT+08:00) 2020-03-13 11:38:11     Redaktoro:邱杰明

Ĉartitaa aviadilo portanta 9-membran ĉinan helpteamon, kune kun tunoj da medicinaj provizaĵoj, atingis la Flughavenon Fiumicino de Romo ĵaŭde vespere. Tio estas parto de la klopodoj de Ĉinio por helpi Italion bridi la novan kronviruson.

La aviadilo Aerbuso A-350 el la flugkompanio China Eastern surteriĝis je ĉirkaŭ la 22a horo kaj 30 minutoj laŭ loka tempo en la kargozono de la flughaveno. La ĉina teamo estis salutita de lokaj fakuloj de la Itala Societo de la Ruĝa Kruco, oficialuloj de la itala Ministerio de Eksterlandaj Aferoj kaj delegitoj de la ĉina ambasadorejo en Italio.

La teamo estis organizita de la Nacia Komisiono pri Sano kaj la Ĉina Societo de la Ruĝa Kruco. Ĝi estas la tria specialista teamo sendita de ĉinaj aŭtoritatoj al fremda lando post la antaŭaj al Irano kaj Irako. Laŭ la Ŝanhaja Municipa Komisiono pri Sano, la teamo iris el Ŝanhajo pli frue ĵaŭde, kaj ĉiuj membroj de la teamo kaj la aviadilaj deĵorantoj estis sanekzamenitaj antaŭ eniri la aviadilon,.

Ili kunportis pli ol 700 pecojn da aparatoj kaj varoj. "Ni alportas ĉi tien 30 kompletojn da urĝejaj ekipaĵoj," unu el la membroj de la teamo diris al amaskomunikiloj, post kiam ili eliris el la aviadilo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin