Francio fermos ĉiujn lernejojn por regado de epidemio

(GMT+08:00) 2020-03-13 13:34:33     Redaktoro:邱杰明

Franca prezidento Emmanuel Macron ĵaŭde diris en televida parolado, ke Francio fermos lernejojn pro la grava influo de la nov-kronvirusa malsano (COVID-19), tamen la unua urba balotado okazos ankoraŭ en fiksita tempo.

Macron diris, ke Francio estas en la komenca periodo de la epidemia eksplodo, kiu estas la plej grava publiksana krizo en la lando dum jarcento, kaj nun la urĝa tasko estas malebligi disvastiĝon de la epidemio.

Macron diris, ke ĉiuj lernejoj kaj infanĝerdenoj estos fermitaj ekde la 16a de marto. Li ankaŭ postulis, ke ĉiuj afekciĝemaj homoj, precipe maljunuloj en la aĝo de pli ol 70 jaroj kaj tiuj suferantaj kronikajn malsanojn, restu hejme laŭeble.

Macron aldonis, ke la unua urba balotado okazos je la fiksita dato de la 15a de marto, kaj tiuj, kiuj partoprenos en la balotado devos strikte observi konsilojn kaj regulojn de rilataj departementoj.

Ĝis ĵaŭdo, Francio konfirmis 2 876 kazojn de nov-kronvirusa malsano kaj 61 mortojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin