La tielnomata problemo de Xinjiang pri homaj rajtoj estas politika mensogo

(GMT+08:00) 2020-03-13 20:51:32     Redaktoro:邱杰明

Influate de la epidemio de la nova kronviruso, la 43a kunveno de la Konsilio de UN pri Homaj Rajtoj, kiu estis okazanta en la 13a de marto, provizore haltigita, sed en la kunvenejo iuj landoj ne ĉesigis sian atakon kaj misfamigon de Ĉinio rilate al la problemo de Xinjiang.

Lastatempe Usono eldonis la tielnomatan "Laŭlandan Raporton de Homaj Rajtoj en 2019",refoje atakante la staton de homaj rajtoj kaj la politikon pri Xinjiang en Ĉinio,kaj makulante Ĉinion pri ĝia malliberigo de ujguroj. Tiuj absurdaĵoj havas neniajn faktojn kaj bazojn, kaj esence ili estas mensogoj. Ilia intenco estas ĝenas la klopodon de Xinjiang batali kontraŭ terorismo kaj malhelpi la evoluadon de Ĉinio.

Por multaj ujguroj la profesitrajna eduka centro, kiun Usono priskribas "malliberejo", fakte estas grava platformo por liberigi sin de ekstrema ideo kaj ŝanĝi sian sorton.

Julie de 2019 estis 51 landoj, inkluzive de 28 el la Organizaĵo de Islama Kunlaboro, kiuj kune sendis leteron al prezidanto de la Konsilio de UN pri Homaj Rajtoj kaj al alta komisaro pri homaj rajtoj, laŭdante la kontraŭterorisman politikon de Ĉinio en Xinjiang kaj la amzorgon de la ĉina registaro pri islamanoj. Pisarevich, la belorusa vicprezentanto en la oficejo de UN en Ĝenevo, vizitinte la centron, emocie diris: "Se ne ekzistus tiuj centroj, la junaj deliktintoj propable enirus en prizonon. Mi volus scii, ĉu tiuj okcidentaj kritikantoj sentas sin ĝojaj pri tia rezulto."

laŭ aranĝo, Bachelet, la alta komisaro de UN pri homaj rajtoj vizitos Xinjiang en la kuranta jaro. Tio estas bona okazo por ke la ekstero ekkoni Xinjiang. Ni esperas, ke sinjorino Bachelet iros multloke kaj rigardos multflanke, persone spertos la staton de homaj aferoj en ekonomio kaj socio, kaj fine komunikos la veron de Xinjiang al la mondo kaj al tiuj, kiuj nomas sin "defendantoj de homaj rajtoj."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin