ĈĴA forte kondamnas la senkaŭzan subpremon kaj diskriminacion fare de Usono kontraŭ ĉinaj ĵurnalistoj en Usono

(GMT+08:00) 2020-03-14 15:00:57     Redaktoro:邱杰明

Lastatempe la Ĉina Ĵurnalista Asocio (ĈĴA) publikigis komunikaĵon, forte kondamnante la senkaŭzan subpremon kaj diskriminacion fare de Usono kontraŭ ĉinaj ĵurnalistoj en Usono kaj farante sbsolutan proteston pri tio.

ĈĴA rimarkigis, ke en la lastaj jaroj la usonaj aŭtoritatoj sinsekve metis serion da diskriminaciaj rimedoj cele al ĉinaj ĵurnalistoj en Usono kaj subpremis ĉinajn ĵurnalistojn, kaj tio komplete malkaŝas la nudan "duoblan normon"de Usono pri la tielnomata "gazetara libereco"kaj ĝian ĉi-flankan henimoniismon.

ĈĴA serioze alvokas, ke Usono tuj ĉesigu la penson de malvarma milito kaj la politikan subpremon surbaze de la ideologia antaŭjuĝo, kaj protektu la leĝajn rajtojn de ĉinaj ĵurnalistoj, por ke ili povu fari normalan laboron en Usono.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin