Trump deklaris "ŝtatan alarmostaton" por respondi al la epidemio de la nova kronviruso

(GMT+08:00) 2020-03-14 15:01:27     Redaktoro:邱杰明

La 13an de marto la usona prezidento Donald Trump deklaris "ŝtatan alarmostaton" por respondi al la epidemio de la nova kronviruso.

Ĉi-posttagmeze, en sia parolado en la Blanka Domo, Trump oficiale deklaris "ŝtatan alarmostaton". Li diris, ke tiu elpaŝo celas ke la usona federacia registaro plenforte ĵetu sin sur la batalon kontraŭ la epidemio. Tiu agado asignigos 50 miliardojn da usonaj dolaroj por helpi al diversaj subŝtatoj kaj lokaj registaroj en ilia traktado de la epidemio.

Trump konfesis, ke la epidemia situacio de Usono estas "eble malboniĝanta", kaj "la tempo de la ontaj ok semajnoj estas tre ŝlosila".

laŭ donitaĵoj montritaj de la usona centro pri rego kaj prevento de malsano, ĝis posttagmezo de la 13a de marto en Usono raportitaj estas 1 629 konfirmitaj kazoj kaj 41 mortoj pro la pneŭmonio. Konfirmitaj kazoj aperis jam en Vaŝingtono kaj 46 subŝtatoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin