Xi Jinping mesaĝis al la itala prezidento pro la epidemio de la nova kronviruso

(GMT+08:00) 2020-03-14 16:00:44     Redaktoro:邱杰明

La 14an de marto la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping mesaĝis al la itala prezidento Sergio Mattarella pro la epidemio de la nova kronviruso, kaj en la nomo de la ĉinaj registaro kaj popolo esprimis sinceran simpation al la italaj registaro kaj popolo.

En sia mesaĝo Xi substrekis, ke reciproka subteno kaj kungajno en kunlaboro ĉiam estas la ĉefa melodio de la ĉina-itala ampleksa strategia partnereco. Xi diris, ke la homaro estas sortkomunumo, kaj nur per unueco kaj kunagado ĝi povas respondi al diversspecaj tutmondaj krizoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin