Xi Jinping sendis mesaĝon al la sudkora prezidento Moon Jae-in pro la epidemio de la nova kronviruso

(GMT+08:00) 2020-03-14 16:01:13     Redaktoro:邱杰明

La 14an de marto la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping sendis mesaĝon al la sudkorea prezidento Moon Jae-in pro la epidemio de la nova kronviruso, kaj en la nomo de la ĉinaj registaro kaj popolo esprimis sinceran simpation al la sudkoreaj registaro kaj popolo.

En sia mesaĝo Xi emfazis, ke Ĉinio kaj Sud-Koreio estas amikaj najbaroj, kiuj harmonie kunlaboras por venki malfacilaĵon. La sudkoreaj registaro kaj diversaj socirondoj esprimis sian prizorgon pri la batalo de Ĉinio kontraŭ la epidemio kaj liveris grandan helpon al Ĉinio, kaj cetere, prezidento Moon Jae-in iam diris, ke la malfacilo de Ĉinio estas ankaŭ de Sud-Koreio. Xi rimarkigis, ke epidemio ne konas landlimon, ĉiuj landoj de la mondo estas kunligitaj en sortkomunumo. Ĉinio daŭre subtenas Sud-Koreion kaj laŭeble liveras al ĝi helpon en la batalo kontraŭ la epidemio, esperante, ke Sud-Koreio plej baldaŭ venkos la epidemion.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin